neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/hispanio-ok-jarojn-da-malliberejo-postulitajn-kontrau-sindikatanoj-de-airbus.html

Ok jarojn kaj du monatojn da malliberejo kaj monpuno de pluraj miloj da eŭroj. Jen la puno postulita hodiaŭ de la prokuroraro de Madrido kontraŭ ok hispanaj sindikatanoj de Airbus.

Kia estas ilia kulpo ? Ili partoprenis ĝeneralan strikon de la 29a septembro 2010, kies celo estis protesti kontraŭ la rigorecaj aranĝoj starigitaj de la hispana registaro.

Samkiel en aliaj lokoj de Hispanio, la manifestacio kaj la strikposteno organizita antaŭ la uzino de Airbus de Getafe, en la antaŭurbo de Madrido, degeneris al alfrontiĝoj kun la polico.

Post tri jaroj kaj duono, ok el la manifestaciantoj – kiuj ĉiuj estas hazarde dungitoj de Airbus kiuj respondecis pri sindikataj aferoj en la uzino – estas akuzataj pri « atenco kontraŭ aŭtoritato », « vundoj » kaj « atenco kontraŭ libero de laboristoj ».

La hispanaj sindikatoj malakceptas la akuzojn kontraŭ la « ok de Airbus ». ili denuncas provon de « senprecedenca » subpremo « de post la frankista diktaturo », kiu ilustras la « regreson » kiun spertas nun Hispanio sub la konservativa registaro de Mariano Rajoy. Kelkaj memoras ke antaŭ kvardek jaroj, sub la reĝimo de Franko, du laboristoj de Airbus en Sevilo estis kondamnitaj al senprokrasta malliberejo pro similaj faktoj.

« Estas iom kontraŭdire revivi tiun situacion en demokratia periodo », emfazas la ĝenerala sekretario de la Federacio de Industrio CCOO-Andaluzio, Enrique Jimenez.

La akuzitoj ricevis la subtenon de centoj da asocioj, sociaj movadoj kaj politikaj partioj, de la Eŭropa Sindikata Konfederacio kaj Internacia Sindikata Konfederacio de Industrio IndustriALL.

« Tiu evidente ekscesa puno je malliberejo kiun postulas la prokuroraro estas tute senmezura rilate al la riproĉataj faktoj kaj timigas kriminaligon de la strikrajto en Hispanio », deklaras la ĝenerala sekretario de IndustriALL Jyrki Raina. La eŭropa entrepreno (posedata de la hispana Ŝtato je ĉirkaŭ 4%) rifuzas siaflanke liveri ĉian komenton.

Strikotago estas organizita ĉi-vendredon 14an de marto en la uzinoj de Airbus en Hispanio. Ankaŭ subtenantaj manifestacioj estas planitaj en la tuta lando.

http://www.bastamag.net/Espagne-huit-ans-de-prison-requis