neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/usono-usonano-liberigita-post-30-jaroj-en-la-mortokoridoro.html

Usonano kondamnita je mortopuno pro murdo estis liberigita post tridek jaroj trapasitaj en la mortokoridoro en Luiziano.

Novaj elementoj ebligis senkulpigi tiun viron kiu ĉiam proklamis sian senkulpecon.

« Mi estas tute konfuzita, sed mi fartas bone », deklaris Glenn Ford, 64-jaraĝa, post lia elprizonigo, laŭ diroj diskonigitaj de la loka televid-kanalo WAFB.

Glenn Ford, Afrik-usonano, estis mortokondamnita en 1984 de ĵurio konsistigita el nur blankuloj. La ĵurianoj konfirmis lian kulpecon pri murdo de juvelisto. La eks-malliberulo ĉiam asertis ke li ne ĉeestis la krimlokon.

« MI NE POVAS REFARI LA PASINTECON »

Novaj elementoj antaŭnelonge aperis kiuj konfirmis lian version pri la faktoj, kaj instigis skipon da prokuroroj peti lian liberigon.

Post ekscio, juĝisto ordonis ke Glenn Ford eliru el la mortokoridoro de tiu suda Ŝtato de Usono.

« Kiam mi estis malliberigitaj, miaj filoj estis beboj. Nun, ili estas plenkreskuloj kiuj mem havas bebojn ! », ekdiris Glenn Ford.

« Tio reprezentas tridek jarojn el mia vivo. Mi ne povas refari la pasintecon »

« Glenn Ford estas la pruvo ke nia juĝsistemo estas tute difektita », reagis Thenjiwe Tameika McHarris de la usona sekcio de Internacia Amnestio.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2014/03/12/un-americain-libere-apres-30-ans-dans-le-couloir-de-la-mort_4381701_3222.html