neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/japanio-la-kontraunukleuloj-manifestacias-por-la-3a-datreveno-de-fukusimo.html

Dekoj da miloj da personoj partoprenis kontraŭnuklean manifestacion en Tokio dimanĉon antaŭ la baldaŭa datreveno de la katastrofo de Fukuŝimo, la plej grava nuklea katastrofo post Ĉernobilo.

La manifestaciantoj kolektiĝis en la parko Hibiya kore de la ĉefurbo, tutproksime de la ministrejoj kaj aliaj registaraj konstruaĵoj, antaŭ ol paŝadi al la parlamento.

Ili mallaŭdis la nuklean industrion kaj la Ĉefministron Ŝinzo Abe kiu, de post sia reveno al potenco antaŭ pli ol unu jaro, pledas favore al refunkciado de la centraloj de la arkipelago, singardeme haltigitaj post la akcidento de Fukuŝimo. Li juĝas tiun energion nemalhavebla por arkipelado malprovizita je naturaj resursoj.

« Estas grave ke ni aŭdigu nin », eksplikis manifestacianto, Yasuro Kawai, 66-jaraĝa, veninta de la sektoro Ĉiba, oriente de Tokio.

« Elektro el nuklea origino ne plu ekzistas en Japanio. Se ni pluigas tiun sennuklean politikon kaj se ni strebas por promocii daŭripovan energion kaj investas en la teknologioj je malforta energia konsumado, eblos vivi sen nukleo », li certigis.

Muzikistoj ludis uzante elektron produktitan de grandaj sunpaneloj instalitaj en la parko, dum dekoj da komercistoj promociis manfaritajn produktaĵojn en la regiono de la katastrofo.

Japanio pretiĝas memorfesti la submaran tertremon je intenso 9, la cunamon kaj la nuklean akcidenton okazintajn la 11an de marto 2011 en Fukuŝimo nord-oriente de Japanio.

La katastrofo okazigis 15.884 mortintojn kaj 2.636 malaperintojn.

Laŭ la oficialaj ciferoj kaj tiuj de la polico, 1.656 personoj poste mortis pro streso kaj sankomplikaĵoj.

La akcidento okazigis nespertintan situacion kun kvar reaktoroj tre difektitaj kaj emisio de grandaj kvantoj de radioaktivaj elementoj en aero, gundoj kaj akvoj de la regiono.

Estos bezonate inter 30 kaj 40 jaroj por malmunti la kvar plej difektitajn reaktorojn inter la ses en la centralo, per teknologioj kiuj estas parte elpensendaj.

http://www.larepubliquedespyrenees.fr/2014/03/09/japon-les-antinucleaire-manifestent-pour-les-3-ans-de-fukushima,1183346.php