neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/venezuelo-12-demandoj-pri-la-eventoj-fino.html

I/http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/venezuelo-12-demandoj-pri-la-eventoj.html

II/http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/venezuelo-12-demandoj-pri-la-eventoj-sekvajo.html

9. Kia estas la nuna situacio koncerne la represion ?
Ĝis hodiaŭ (24an de februaro), okazis 11 mortintoj ligitaj al manifestacioj, rezultante ĉefe pro interveno de represiaj taĉmentoj. Oni taksas ke 400 personoj estis arestitaj pro ilia partopreno al manifestacioj. En Karakaso, laŭ la ciferoj de la centro pri homaj rajtoj de la Katolika Universitato, 197 personoj estis liberigitaj, 7 estas plu detenitaj, 6 malaperis, kaj 8 estis senigitaj je libereco post juĝa decido.

10. Kiu subpremas la manifestaciojn en Venezuelo ?
Ĉefe la Bolivara nacia gardado, la Bolivara servo pri nacia spionado, kaj paramilitistaj grupoj nedirekte financitaj kaj malkaŝe kuraĝigita de la registaro.

11. Kiun rolon ludas la usona imperiismo en Venezuelo ?
La Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj kaj la prezidento Obama publike kondamnis la restriktojn de demokratiaj liberecoj en Venezuelo. Tio kondukis Nicolás Maduro-n kaj liajn partizanojn akuzi ilin pri enmiksiĝo en la internajn aferojn de alia lando kaj malobservado pri suvereneco de Venezuelo. Malgraŭ ke li insiste deklaras ke Usono estas je origino de la manifestacioj, Maduro ankaŭ invitis la usonan registaron restarigi la diplomatajn rilatojn inter ambaŭ landoj.

Aliparte, Chevron plu havas multajn lukrajn kontraktojn sur la teritorio Venezuelo en la sektoroj de gas- kaj petrol-ekspluatado, per kontraktoj subskribitaj de la prezidento Ŝavez, kiuj plu validos dum 30 aŭ 40 jaroj. Venezuelo eksportas sian plej grandan kontingenton da energio al Usono, kaj ricevas multajn varojn de Usono por respondi al la problemoj de manko en la lando. Finfine, la registaro de Nicolas Maduro nuligis la akreditojn de CNN, akuzante la televid-kanalon « malobservadi la venezuelajn leĝojn », ĉio tio por renovigi ĝin 24 horojn pli poste, invitante CNN reveni en la landon.

La registaroj de aliaj landoj de la regiono ankaŭ esprimis sian subtenon aŭ maltrankvilon pri la situacio en Venezuelo.

12. Kia estas la rolo de la sociaj movadoj en Venezuelo en tiu-ĉi momento ?
Dum la 15 pasintaj jaroj, la sociaj movadoj suferis pri la aktiva politiko de Ŝtat-interveno kiuj malfortigis kaj dividis ilin, kaj ofte kondukis ilin al ilia kooptado. Bedaŭrinde, la kelkaj grupoj kiuj konservis ian gradon da aŭtonomeco – kelkaj sindikatoj de laboristoj ekzemple – estas tro malfortaj por havi realan efikon en la nuna situacio.

http://periodicoellibertario.blogspot.fr/

http://tours.mediaslibres.org/pour-comprendre-ce-qui-se-passe-au.html