neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/francio-8a-de-marto-vera-egaleco-inter-viroj-kaj-virinoj-peticio-rezervita-al-inaj-subskriboj.html

Hodiaŭ, kiel ĉiutage en Francio, la justico decidos pri la rezidejo de pli ol 1.000 infanoj kies gepatroj divorcas.

Hodiaŭ, kiel ĉiutage en Francio, pli ol 80% inter ili estos konfiditaj en ekskluziva rezidejo al ilia patrino.

NE laŭ mi. Mi manifestas kiel virino mian deziron elekti alternan rezidejon por la gefiloj.

KIAL ?

Tial ke mi estas patrino kaj kiel tio :
Mi ne sentas min kulpa transdoni la respondecon de miaj gefiloj al ilia patro. Mi fidas min kaj mi fidas lin. Mi estas kvieta kaj disponebla por ili kiam ili poste revenas kun mi.

Miaj gefiloj plu estas mia prioritato kaj mi restas centprocente patrino.

Sed ankaŭ ĉar mi estas aktiva virino :
Estas malfacile akordigi solan famili-vivon kaj profesian karieron. La egaleco en la labor-mondo nepre dependas de la partigo de devigoj pri organizado kaj vartado.

Kaj ĉefe tial ke mi estas virino :
Kulpeco, laceco, tempomanko… Sin rekonstruadi kaj retrovi virinan vivon ne estas facila. La patrina soleco estas aŭstera se la paĉjo de la gefiloj ne plenumas sian devon.

Alterna rezidejo por la gefiloj ebligas ekvilibrigi por ambaŭ gepatroj iliajn bonŝancojn stabiliĝi post la rompado.

Malgraŭ ke la leĝo en Francio antaŭvidas neniun diskriminacion inter ambaŭ gepatroj, la nunaj praktikoj kondukas al privilegio de unu gepatro, principo kontraŭa al vera pareco kaj egaleco inter viroj kaj virinoj.

La listo de subskribintinoj estas una ribela agado. Por unuafoje, virinoj decidis rompi la tabuon de la virina plenpotenco.

Ni estas el ĉiuj profesiaj, sociaj kaj geografiaj devenoj.

Ni nur estas patrinoj, avinoj, amikinoj, antaŭ ĉio zorgoplenaj pri vera egaleco inter viroj kaj virinoj kaj atentaj pri la ekvilibra disvolviĝo de niaj gefiloj.

Pro tio mi manifestas, hodiaŭ, mian volon defendi alternan rezidejon por la gefiloj kaj privilegii ĝin prefere al aliaj reĝimoj de rezidejo.

Petskribo :

https://secure.avaaz.org/fr/petition/A_Mme_Najat_Vallaud_Belkacem_et_
Mme_Bertinotti_A_tous_les_JAF_defendre_la_residence_alternee_la_prioriser
_en_tant_que_fe/