neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/algerio-la-polico-mahelpas-plian-manifestacion-kontrau-la-kvara-mandato.html

Opoziciuloj al la kvara mandato de Bouteflika provis kolektiĝi, ĉi-ĵaŭdon 6an de marto, en la centro de Alĝero, sed estis malhelpataj de la polico.

Aktivuloj de la Movado « Barakat », membroj de la familioj de malaperintoj, universitatoj, ĵurnalistoj kaj aliaj personoj estis arestitaj de la policistoj, forte deplojitaj.

Kelkaj, kiuj provis rezisti, esti perforte trenitaj en kamionoj de gardodeĵorantaj aŭ civilvestitaj policistoj, oni konstatis surloke.

Ĉirkaŭ la dekunua horo la unuaj grupoj da manifestaciantoj, konsistantaj el ok, kvar kaj kelkfoje du personoj, komencis aperi antaŭ kaj proksime de la Centra fakultato.

« Djazair Hourra démocratia (Alĝerio libera kaj demokratia) », « Tahya El Djazair (Vivu Alĝerio) », « Barakat ! Barakat ! »,skandis kelkaj, dum aliaj kantis la nacian himnon kaj aliajn patriotajn kanzonojn. Sisteme arestitaj de la polico, tiuj grupoj ne sukcesis kolektiĝi.

Ĉagrenitaj preterpasantoj

Pli ol unu horon post la komenco de la manifestacio, pluraj dekoj da gapuloj plu estis surloke. « Kial ili arestas ilin ! Ili lasu ilin manifestacii ! Tio ne estas normala », ekdiras sesdekjara viro per ĉagrenita tono. « Mi estis manifestacionta kun ili, sed… « , li konfesas, antaŭ ol paŝi antaŭen. Multaj policistoj provis tiam disigi ilin.

Matene, grava aranĝo pri sekureco estis starigita de la polico. Krom kamionoj parkitaj, interalie sur la strato de la 19a de majo 1956 (proksime de la Centra fakultato), multaj policistoj ĉeestis tutlonge de strato Diduche Mourad.

http://www.tsa-algerie.com/actualite/item/6751-la-police-empeche-une-nouvelle-manifestation-contre-le-quatrieme-mandat-a-alger