neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/cinio-laboristoj-de-ibm-strikas-de-unu-semajno.html

De la komenco de la semajno, en Ĉinio, pli ol 1.000 laboristoj en la uzino IBM pri kompilado de retserviloj situanta en Ŝenĵeno strikas. Ili kontraŭas la kondiĉojn kiuj estas proponitaj sekve al la vendo de la servila aktiveco al Lenovo.

Ili havas du eblojn : ili povas memvole forlasi sian laborpostenon antaŭ la 12a de marto kaj enspezi monkompenson plus kromsalajron je 700 eŭroj, aŭ restadi kaj fakte fariĝi salajruloj de Lenovo, kun la samaj salajraj kondiĉoj kaj sen la kromsalajro.

Laborkondiĉoj

Tio ne sufiĉas por la dungitoj de IBM kiuj opinias ke iliaj monkompensoj devus esti kalkulataj surbaze de averaĝa monata salajro multobligita per la nombro de servodaŭraj jaroj mem duobligitaj, ĉio-ĉi kompletigita per unu monato da plena salajro.

La laboristoj ankaŭ denuncas siajn laborkondiĉojn, elvokante labortagojn de 8 horoj ĝis 23 horoj dum 15 sinsekvaj tagoj. Ili postulas starigon de komitato pri higieno, sekureco kaj laborkondiĉoj. IBM ĝis tiam ne oficiale reagis.

Pasintmonate, IBM kaj Lenovo anoncis en akordo planante reaĉeton de la servila aktiveco x86 de IBM por ĉirkaŭ 2,3 miliardoj da dolaroj, inter kiuj proksimume 2 miliardoj en mono.

http://www.zdnet.fr/actualites/greve-des-ouvriers-ibm-en-chine-39798323.htm