neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/venezuelo-12-demandoj-pri-la-eventoj-sekvajo.html

neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/venezuelo-12-demandoj-pri-la-eventoj.html

5. Ĉu la manifestacioj sin limigas al la meza klaso ?
En Karakaso, plimulto el la manifestaciantoj estas homoj el la meza klaso kaj studentoj de publikaj kaj privataj universitatoj. Ene de la lando la situacio estas tuta malsama, kaj multaj loĝantoj de la popularaj areoj aktive partoprenas la manifestaciojn.

6. Ĉu ĉiuj fotoj kiuj cirkuladas estas falsaj ?
Kelkaj personoj, intence aŭ senintence, diskonigis fotojn kaj videojn kiuj ne koincidas kun aktualaĵoj en Venezuelo, sed la sociaj retoj montris bonan kapablecon al memreguligo, denuncante kun sukceso tiujn fotojn kiej falsajn, kaj eksplikante al la uzantoj kiamaniere kontroli la informojn antaŭ ol komuniki. La strategio de la registaro estas provi ke se tri, kvar aŭ eĉ dek fotoj estas falsaj, ĉiuj estas tiaj. Sed la faktoj estas tie, registritaj per teknologiaj iloj per dekoj da atestantoj pri la registara subpremo.

7. Se la politikaj partioj ne kondukas ilin, do kiu organizas la manifestaciojn en Venezuelo ?
Finfine, la politikaj partioj kuniĝis kun la mobilizado kaj provis – sensukcese ĝis nun - orienti ĝin. Ekzemple, la « Mesa de la Unidad Democrática » (Buroo de la Demokratia Unuiĝo) petis ĉesi la manifestaciojn dum tri tagoj post la 12a de februaro, pro funebra kialo, sed la homoj malobeis, plu surstratiĝinte. Multaj iniciativoj estas lanĉitaj en la sociaj retoj : kelkaj estas plusenditaj kaj fariĝas kontaĝaj ; aliaj estas forgesitaj.

8. Se Nicolas Maduro demisias, ĉu Venezuelo reiros al la stato en kiu ĝi estis antaŭ Ŝavez ?
Ne. Unue, se tio okazos, estos neeble nuligi la realigaĵojn rilatajn al « progresaj » rajtoj establitaj de la Konstitucio kaj internacie subtenitaj. Due, estas neeble, male al tio, kion kelkaj kredas, ke la « opozicio » - kian ajn sencon oni atribuas al tiu vorto – sukcesas elpeli « ŝavismon » el la potenco – en la plej larĝa senco de la vorto. La bolivarisma movado havas vastan bazon kiu, sendepende de la maniero pri kiu ĉesas la manifestacioj, plu figuros estontece en la centro de la venezuela politiko.

Daŭrigota…

http://periodicoellibertario.blogspot.fr/
http://tours.mediaslibres.org/pour-comprendre-ce-qui-se-passe-au.html