neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/irano-studenta-aktivulino-kondamnita-je-sep-jaroj-da-malliberejo-kadre-de-daura-subpremo.html

La iranaj aŭtoritatoj devas nuligi la verdikton kontraŭ studentino 27-jara, kiu estis kondamnita je sep jaroj da malliberejo pro siaj pacaj politikaj aktivecoj, deklaris Internacia Amnestio.

Marjam Ŝafi Pur subtenis la kampanjon de la opozicia gvidanto Mehdi Karubi dum la prezidenta balotado de 2009.

« La fakto ke studentino povu esti malliberigita dum sep jaroj ĉar ŝi senperforte esprimis siajn opiniojn aŭ subtenis politikan opoziciulon defias racion. Marjam Ŝafi Pur devas esti liberigita tuj kaj senkondiĉe kaj rajtigita sekvi sian studadon. Ŝi ne devas trapasi la sep venontajn jarojn stagnante en la malliberejo Evin », deklaris Hasiba Hadj Sahraŭi, kundirektoro de la programo nord-Afriko kaj Mez-oriento de Internacia Amnestio.

La aŭtoritatoj jam malpermesis al ŝi plu sekvi universitatan kursaron, pro ŝiaj politikaj aktivecoj ĉe la universitato. Multaj aliaj studentoj ne rajtas rekomenci sian studadon ĉar ili politike aktivas aŭ defendas homajn rajtojn, pacmaniere.

Dum la ondo da manifestacioj kiu sekvis la balotadon de 2009 en Irano, dekoj da studentoj estis arestitaj kaj kulpigitaj pri akuzaĵoj formulitaj en malprecizaj terminoj laŭ motivoj ligitaj al nacia sekureco, kadre de subpremo kontraŭ disidenteco. Marjam Ŝafi Pur estas la unua studentino arestita pro tiaj akuzoj de post la alveno ĉe la potenco de la prezidento Hasan Ruhani en 2013.

« La kondamno de Marjam Ŝafi Pur bedaŭrinde memorigas ke la bilanco koncerne homajn rajtojn malmulte progresis de post 2009, kiam multaj studentoj estis interpelaciitaj dum la post-balotadaj tumultoj, deklaris Hasiba Hadj Sahraŭi.

« Irano partoprenos la 25an sesion de la Konsilio de homaj rajtoj fine de marto kaj forpuŝos ĉiajn kritikojn koncernantajn homajn rajtojn. Sed tiom longe kiam Marjam Ŝafi Pur estos malliberigitaj, tiuj protestoj de la iranaj aŭtoritatoj estos nur kutimaj paroladoj kaj rutinoj ».

Marjam Ŝafi Pur estis arestita la 27an de julio 2013 post respondo al kunvoko antaŭ la prokurora buroo de la malliberejo Evin, en Tehrano. Post sia arestado, ŝi trapasis pli ol du monatojn en izoliteco, sen ebleco konsulti advokaton. La 2an de marto 2014, la revolucia tribunalo de Tehrano deklaris ŝin kulpa pri « diskonigo de propagando kontraŭ la reĝimo », « kolektiĝo kaj koluzio en la celo kompromiti la nacian sekurecon » kaj « aparteno al Konsilio de defendo pri rajto al edukado », kiu ne estas oficiale agnoskita de la iranaj aŭtoritatoj.

www.amnesty.fr/Presse/Communiques-de-presse/Iran-Une-etudiante-militante-condamnee-sept-ans-de-prison-dans-le-cadre-une-repression-durable-11073