neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/europo-greenpeace-aktivas-kontrau-la-europaj-nukleaj-centraloj.html

Ĉirkaŭ 240 aktivuloj de Greenpeace plenumis merkredon 5an de marto, samtempajn agojn kontraŭ la nukleaj centraloj de Bugey (Ain) kaj Gravelines (Nord) en Francio ; Tihange, en Belgio ; Beznau, en Svislando ; Garoña, en Hispanio ; Borssele, en Nederlando ; Oskarshamn, en Svedio.

La NRO deziras denunci la kadukecon kaj danĝeron laŭ ĝi, de la ekipaĵo de 151 reaktoroj funkciantaj en Eŭropo, inter kiuj « 66 estas pli ol 30-jaraj kaj 7 kiuj ekfunkciis antaŭ pli ol kvardek jaroj ».

La svisa centralo de Beznau, celita de la ekologiistoj, ekfunkciinta en 1969, estas la plej maljuna nuklea centralo funkcianta en la mondo. La ekfunkcio de Santa-Maria-de-Garoña, en Hispanio, datiĝas de 1971. En Francio, la plejaĝa centralo estas Fessenheim, en Alzaco, sed kiu fermos antaŭ la fino de la kvinjara registaro de François Hollande, rememoras Greenpeace. La kontraŭantoj al nuklea energio preferis celi Bugey-n (1978) kaj Graveline-n (1980).

« NOVA EPOKO DA NUKLEAJ RISKOJ »

Raporto publikigita merkredon, kaj mendita de la NRO prezentas riskojn ligitajn al maljuniĝo de la monda ekipaĵo. « The end » : per tiu agitvorto projekciita sur la malvarmiga kamentubo de la hispana reaktoro, skribita sur flagrubandoj deplojitaj en Svislando aŭ en Francio aŭ sur simplaj ŝildetoj de aktivistoj ene de la ĉirkaŭaĵoj, la organizaĵo emfazas la fakton ke pli kaj pli da reaktoroj atingas la limdaton de ties ekspluat-daŭro origine antaŭviditan. Laŭ la ok sendependaj esploristoj kiuj partoprenis la redaktadon de la raporto, « Eŭropo troviĝas sojle de nova epoko de nukleaj riskoj ».

« Ĉiuj eŭropaj nukleaj centraloj ne ankoraŭ realigis la laborojn pri konformiĝo rekomenditajn post la akcidento Three Mile Island, en 1979, poste de la katastrofo de Ĉernobilo, en 1986. Ĝis nun, la mastrumadaj strategioj pri vivdaŭro de la centraloj ne ebligis eviti estigon de gravaj problemoj ligitaj al maljuniĝo. Konkretaj ekzemploj demonstris ke la malkresko de bazaj scipovoj kiu rezultas de tio, povas havi malfavorajn konsekvencojn okaze de misfunkcioj, kaj pri la postaj integriĝoj de la novaj sekurecaj postuloj. »

40 JAROJ MAKSIMUME

Greenpeace postulas ke la reaktoroj kies ekspluat-daŭro superis la planitan vivdaŭron estu tuj haltigitaj. Ferminte « simbole » la francan centralon de Bugey, la organizaĵo petas ke la teksto de la estonta leĝo pri energia transiro enskribu la limon de kvardek jaroj kiel maksimuma funkci-daŭro por ĉiuj reaktoroj.

Krom la plilongigo de la ekipaĵo de reaktoroj, alia strategio de la ekspluatistoj de centraloj estas konsiderata kiel danĝera de Greenpeace : « La plipotencigo de la reaktoroj », interalie en Svislando kaj Belgio.

Greenpeace ankaŭ maltrankviliĝas pro la « protekta nivelo antaŭvidita de la eŭropaj sistemoj de civil-respondeco ». Ĝi estas, depende de la Ŝtatoj, « inter 100 kaj 1000-oble tro malforta por fronti la riskojn »,asertas la NRO.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2014/03/05/greenpeace-s-attaque-aux-centrales-nucleaires-europeennes_4377800_3244.html