neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/usono-naftodukto-keystone-centoj-da-ekologiistaj-aktivuloj-arestitaj.html

… dum ili manifestaciis kontraŭ la projekto "Naftodukto Keystone" nun esplorata de la administracio Obama.

Kelkaj manifestaciantoj ligis al si la manojn ĉe la barilo de la Blanka Domo, kaj aliaj simbole kreis « elverŝadon de homa petrolo », kuŝiĝante sur nigraj kovrotukoj kontraŭ la Blanka Domo.

Milo da studentoj unue direktiĝis al Lafayette Square por paca kolektiĝo kaj ĉirkaŭ triono el ili al la barilo de la blanka Domo por plenumi fortan simbolan agadon. La partoprenintoj esperas rapide firman deklaracion de la prezidento Barack Obama kontraŭ tiu projekto.

« Tio estas agado de la junuloj por esprimi al la prezidento Obama nian rifuzon de la projekto de Naftodukto Keystone », deklaris unu el la organizantoj Nick Stracco.

La projekto « Naftodukto Keystone » kies kostoj estas taksitaj je 5,3 miliardoj da dolaroj ŝajne komencos norde de Hardisty, Alberta, kaj ebligos transporti petrolon de kanadaj bitumaj sabloj laŭ pli da 1.800 kilometroj tra Saskaĉevano, Montano, Suda Dakoto kaj Nebrasko por konektiĝi al jam ekzistantaj retoj en Kansaso, Oklahomo kaj Teksaso.

Jam fininta, ĝi ŝajne transportos po 830.000 barilojn tage al Hustono kaj Port Arthur, sude de la lando kaj Golfo.

La projekto TransKanado devas ankoraŭ esti aprobita federal-nivele ĉar tiu naftodukto transpasos internacian landlimon. La Ŝtata Departemento publikigis median raporton pri tiu naftodukto la 31an de pasinta januaro. La publiko havas de nun 90 tagojn por validi tiujn komentojn en nacia konsultado.

La organizanto de la evento Nick Stracco esprimis profundan skeptikismon pri tiu raporto.

« La raporto kiu eliris el la Ŝtata Departemento estas tiom malpura kiom la naftodukto mem », li diris. « Ĉiuj sugestoj kion ni legas tie, laŭ kiuj po 800.000 bariloj da bitumaj sabloj transportataj tage ne kontribuos al la klimatŝanĝiĝo estas tute malveraj. »

http://naturealerte.blogspot.fr/2014/03/03022014des-centaines-militants.html