neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/israelo-ultra-ortodoksaj-judoj-manifestacias-kontra%C5%AD-armea-rekrutado.html

Pluraj centoj da miloj da ultra-ortodoksaj judoj organizis dimanĉon preĝ-kolektiĝon en Jerusalemo por protesti kontraŭ leĝprojekto kiu ĉesigos ilian nesubmetiĝon al armea rekrutado, plu valida tradicio de post la fondo de la Hebrea Ŝtato.

La leĝprojekto, kiu ŝajne estos alprenita en la venontaj semajnoj, planas finon de nesubmetiĝo al militservo kiu profitas al ĉiuj priteologiaj studentoj.

Tiu demando estas kore de vigla debato en Israelo.

Plejparte el la junaj viroj kaj virinoj estas truditaj plenumi militservon kiam ili atingas aĝon je 18 jaraj. La Ĥaredoj, kies plejparte estas ultra-ortodoksuloj, estas liberigitaj de tiu devigo.

La polico indikis ke pluraj centoj da miloj da personoj partoprenis tiun preĝ-kolektiĝon. Laŭ surloka gazetaro, la partoprenantoj estis inter 250.000 kaj 400.000 kaj paralizis la trafikon en pluraj kvartaloj de la centro kaj de la ĉefa alirejo al la urbo.

Rabenoj deklamis preĝojn per laŭtparoliloj antaŭ homamaso konsistanta el multaj viroj vestitaj per manteloj kaj nigraj ĉapeloj, tradicia ĥareda vestaro.

« Ni deziras montri ke ni estas unuiĝintaj kaj deziras malhelpi malbonan aferon al kiu ili volas kuntreni nin devige. Armeo ne estas parto el nia vivostilo. Ĝi ne estas estrita de niaj rabenoj », diris juna manifestacianto 18-jaraĝa.

la Ĥaredoj reprezentas ĉirkaŭ 10% el la israela loĝantaro kiu enkalkulas 8 milionojn da loĝantoj. La komunumo, socia grupo relative malriĉa kaj en rapida kresko, estas celo de kritikoj de aliaj popolaj tavoloj kiuj akuzas ĝin ke ĝi estas ekonomia ŝarĝo por la lando, samtempe ne submetita al iaj devigoj kiujn aliaj plenumas.

http://m.radio-canada.ca/nouvelles/International/2014/03/02/005-manifestation-juifs-ultra-orthodoxes-conscription.shtml