neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/rusio-subpremo-de-manifestacioj-kontra%C5%AD-la-milito.html

Ĉi-dimanĉon 2an de marto, komencoj de manifestacioj kontraŭ la milito kaj la milita interveno en Ukrainio estis subpremitaj en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.

En Moskvo, milo da personoj provis manifestacii kontraŭ la milito. Laŭ la polico 50 personoj estis arestitaj, dum organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj anoncas 100 arestadojn. Ekde kiam manifestaciantoj skandis sloganojn kiel « Ne al milito », la subpremaj fortoj intervenis por procedi arestadojn.

En Sankt-Peterburgo, manifestacio kontraŭ la milito kolektis 500 personojn ĉi-dimanĉon. Okazis ankaŭ pluraj dekoj da arestadoj.

http://communismeouvrier.wordpress.com/2014/03/02/repression-de-manifestations-contre-la-guerre-en-russie/