neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/krimeo-peticio-favore-al-aneksado-de-krimeo-al-rusio.html

Oriente kaj sude de Ukrainio, retanoj petas sendependencon de ilia regiono kaj aneksado al la Rusa Federacio. Alvokita kialo : « Ni estas malsimilaj » al Majdan…

Dum en Kievo la nova potenco provas organiziĝi, ĉiuj rigardoj sin turnas al la Orienta kaj Suda regionoj, aparte en Krimeo, kie rifuĝis la eksigita prezidento.

Laŭ la ĵurnalo de Sebastopolo Sevastopolskaïa Gazeta, « loĝantoj de la Rusa Federacio organizis retan peticion favore al agnosko de sendependeco de Krimeo kaj aneksado al Rusio ».

Oni censas ĝis nun 20.000 subskribojn. Alia samtipa peticio ŝajne cirkulas, koncernante tutan sud-orienton de Ukrainio, sub la slogano : « Oriente de Ukrainio ne plu povas esti parto de la sama lando ol Okcidento ! Kiel montris Majdan, ni estas malsimilaj ! Ni deziras esti parto de Rusio ! »

Danĝera ludo, kiu jam kolektis 80.000 subskribojn.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/02/25/une-petition-pour-l-annexion-de-la-crimee-lancee-en-russie