neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/usono-la-agro-nutra%C4%B5aj-konzernoj-forglutas-ekologian-agrikulturon.html

La grandaj agro-nutraĵaj entreprenoj en Usono pli kaj pli aĉetas malgrandajn produktistojn en ekologia agrikulturo, malkaŝas studaĵo.

La koncentriĝo de la entreprenoj de la nutraĵ-ĉeno estas ege kaŝita al la konsumantoj. La aferoj ŝanĝiĝas, dank’al infografikaj iloj kiel tiu de Philip Howard, publikigita por unua fojo en 2003 :

www.cornucopia.org/wp-content/uploads/2014/02/Organic-chart-feb-2014.jpg


Ĝisdatigita la 13an de februaro, la tabelo indikas la strukturon de la ekologia nutraĵ-industrio, elmontrante la akirojn kaj aliancojn de la cent plej gravaj fabrikantoj de nutraĵaj produktaĵoj en Nord-Ameriko. La tabelo ebligas al la konsumantoj vidi rapidege kiuj entreprenoj dominas la ekologian merkaton en Usono.

La ĉefaj ŝanĝiĝoj depost la lasta versio, en majo 2013, montras akiron en decembro 2013 fare de WhiteWave de la firmao Earthbound Farm, la plej granda liveranto de ekologiaj produktaĵoj de la nacio, por 600 milionoj da dolaroj. Coca-Cola siaflanke aĉetis partoprenon de 10% en Green Mountain Coffee.

La grafikaĵo montras ke multaj emblemaj ekologiaj markoj estas proprietoj de gigantoj de mismanĝaĵo, vendistoj de nutraĵoj transformitaj kaj sukeritaj, la samaj kiuj elspezis milionojn por malhelpi la iniciativojn de etikedo de GMO en Kalifornio kaj Vaŝintono.

General Mills, Coca-Cola, JM Smucker kaj multaj aliaj firmaoj proprietoj de ekologiaj markoj elspezis multe por rifuzi al la civitanoj la « rajton scii kio estas en iliaj manĝaĵoj ».

« La konsumantoj kiuj deziras manĝi nutraĵojn konformajn al siaj ideoj pri ekologia agrikulturo devas esti informitaj kaj elekti sendependajn markojn », konsilas Philip Howard kiu realigis tiun grafikaĵon por la instituto Cornucopia.

Tiu esplor-instituto pri agrikulturo kaj nutrado provizas al la konsumantoj kaj etaj farmistoj je ekologia agrikulturo informojn kiuj defendas ekologion kaj ekonomian saĝecon, fundamentajn principojn de daŭripova agrikulturo.

http://www.reporterre.net/spip.php?article5425