neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/ukrainio-wikileaks-kontra%C5%AD-ianukovi%C4%89.html

Ukrainiaj ĵurnalistoj kaj manifestaciantoj enretigis datumbazon por diskonigi la dosierojn trovitajn en la forlasita rezidejo de la eks-prezidento. Oni tie trovas la pruvon de koruptado kaj surslipigo de la opoziciuloj.

Sabaton 22an de februaro, la memvolaj plonĝistoj malkaŝis centojn da dokumentoj en la lago kiu bordas la rezidejon de Viktoro Ianukoviĉ, forlasita samtage de la ukrainia eks-prezidento.

Ĵetitaj aŭ bruligitaj dum la fuĝo, la paperfolioj reakiritaj estas nun enretigitaj en platformo nomita IanukoviĉLeaks, reference al Wikileaks kiu malkaŝis al la tuta mondo en 2010 la usonajn diplomatiajn telegramojn. La celo estas « disponigi tiujn dokumentojn al ĵurnalistoj kaj civitanoj el la tuta mondo ». 374 dokumentoj estas ĝis nun en la retpaĝo, nombro kiu estas en konstanta kreskado.

La enketoj ligitaj al tiuj trovaĵoj estos publikigitaj en la ukrainiaj ĵurnaloj, kiuj « jam malkaŝis multon kaj kiuj havas laboron pri tio dum monatoj », certigas Kyiv Post. Oukraïnska Pravda tiel malkaŝas dokumentojn kiuj montras la registrajn platojn kaj la tipojn de veturiloj uzataj de Tetiana Ĉornovol, ĵurnalistino kiu enketis pri koruptaj aferoj ene de la registaro kaj kiu estis elveturigita, draŝita kaj forlasita survoje la 25an de decembro 2013.

Multaj ĵurnalistoj trovis siajn propajn « profilojn » en la aferoj de la eks-estro kaj dokumentojn pri la aktivistoj Femen kaj membroj de la Parlamento. La ĵurnalistoj aliparte asertas ke ili trovis atestojn por pagoj de milionoj da dolaroj en moneroj ligitaj al la luksa rezidejo de Viktoro Ianukoviĉ.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/02/25/un-wikileaks-contre-ianoukovitch