neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/libio-la-viktimoj-de-seksperforto-de-nun-agnoskitaj-kiel-%C2%AB-militviktimoj-%C2%BB.html

La virinoj, viktimoj de seksperforto dum la ok monatoj de la libia ribelo estos de nun agnoskitaj kiel « militviktimoj », laŭ dekreto alprenita la 19an de februaro de la registaro Ali Zejdan.

Ellaborita ekde junio, la alpreno de la teksto estis malfruigita pro la sinsekvaj krizoj. Agnoskante la statuson de seksperfortitaj virinoj, la Ŝtato engaĝiĝas akompani kaj monkompensi ilin : monata pensio, transpreno de la kuracaĵoj, prioritato al publikaj dungoj, asistado en la ĵuĝaj persekutoj kontraŭ la agresantoj. Vera revolucio.

Laŭ la ministro pri Justico Salah Baŝir Al-Marghani, la teksto, juĝapogita per aŭdvidaj pruvoj, estis je « decidiga graveco ».

La Internacia Puna Kortumo (IPK) kvalifikas seksperforton dum konflikto kiel « militkrimo » kaj « krimo kontraŭ homeco ». Ĝis antaŭnelonge, Libio ne priatentis tion.

La virinoj, viktimoj de seksperforto ne priparolis.

Komence de 2013, multnombraj ribelis kontraŭ la silento. « Neniam tio plu », ili skandis dum pluraj manifestacioj. « La socio pli ĝuste devus lerni « Ne seksperfortu » prefere ol « Ne estu seksperfortitaj ». La registaro finfine vekiĝis.

Sildenafilo por municio

En Libio kiel en Demokratia Respubliko Kongo aŭ aliloke, seksperforto fariĝis militarmilo. « Temis pri ordo veninta el la plej alta nivelo », asertis la ministro pri Justico reference al la enketo de IPK komencita ekde 2011.

Pluraj virinoj konfidis al psikologo Seham Segewa. Ili diris al ŝi ke ili suferis seksperforton ĉar siaj edzoj kaj fratoj batalis kontraŭ Kadafi ».

En 2011, la prokuroro de IPK asertis ke la reĝimo luprenis kontenerojn plenajn je sildenafilo en la celo kuraĝigi la por-Kadafiajn soldatojn kaj milicanojn seksperforti la virinojn.

Multaj akuzoj estas rekte direktitaj kontraŭ la kolonelo Kadafi. La Gvidanto ĉirkaŭigis sin interalie per ina gardistaro, kromnomitaj « Amazonoj ». pluraj asertas hodiaŭ ke ili estis trude varbitaj.

Ili ankaŭ parolis al Seham Sergewa. Ili estis seksperfortitaj unue de Kadafi, tiam de ties oficiroj aŭ unu el liaj filoj.

La dekreto ne forgesis ilin. Ĝi koncernas ankaŭ tiujn virinojn « devigitajn kuniĝi kun grupoj destinitaj kontentigi la dezirojn de Muamar Kadafi kaj ties filoj » dum lia regno.

http://www.huffpostmaghreb.com/2014/02/20/libye-viol_n_4823417.html?utm_hp_ref=maghreb-international