neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/marta-numero-de-%C2%AB-le-monde-diplomatique-%C2%BB-en-esperanto.html

Cenzuristoj kaj kanajloj - Serge HALIMI
LA ESPRIMLIBERECO ekzistas nur kiam oni aplikas ĝin al eldiroj, kiujn oni ne aprobas. La rompoj de ĝia principo vivas cetere multe pli longe ol la motivoj kiuj pravigis ilin kaj la registaroj kiuj akaparis ilin por kruele puni. La 25-an de oktobro 2001, en etoso preskaŭ panika pro la mortigaj atencoj de la 11-a de septembro, unu sola usona senatano, s-ro Russel Feingold, voĉdonis kontraŭ la Patriot Act, arsenalo de libermortigaj dispozicioj, kiujn la preteksto de batalo kontraŭ la terorismo (...) http://eo.mondediplo.com/article2020.html

Vincent DESCOMBES - Krizoj de identecoj
Laŭ la vortaro Larousse, identeco signifas « la konstanta kaj fundamenta karaktero » de persono aŭ grupo. Sed hodiaŭ, ne estas eksterordinare konsideri, ke ni havas plurecajn identecojn, produktitajn de la historio, la renkontiĝoj, la multaj ligoj kiujn oni teksas. Tiam, kion signifas tiu paradoksa nocio, tiom por la individuo, kiom por la kolektivo en kiu li esprimiĝas ? LAŬDIRE, oni ne diskutu la vortojn, sed prefere parolu pri la aĵoj. Jes ja, sed okazas, ke ni ne bone scias kiujn aferojn (...) http://eo.mondediplo.com/article2036.html

Ĉu baldaŭ la fino de la milito kontraŭ drogoj ? - François POLET
Longtempe, Vaŝingtono trudis sian solvon por la plago de la drogoj : milito, kondukata prefere sur aliaj teritorioj ol sia. De kelkaj jaroj, tamen, la interkonsento fendiĝas. « La milito kontraŭ drogoj estas fiasko. » La raporto publikigita la 30-an de septembro 2013 sur la retejo de la British Medical Journal lasas neniun dubon : la prohibiciaj politikoj – ligitaj al la nomo de la usona prezidanto Richard Nixon, kiu, la 17-an de julio 1971, levis la drogojn al la rango de « publika malamiko (...) http://eo.mondediplo.com/article2031.html

Aritmetiko kaj certecoj - Renaud LAMBERT
EN SIA numero de la 31-a de januaro 2009, la brita medicina revuo The Lancet demonstris, ke en Ruslando la programo de amasaj privatigoj komence de la 1990-aj jaroj kaŭzis subitan malaltiĝon de la vivekspekto : „Proksimume de kvin jaroj inter 1991 kaj 1994." Ĉe la apero de la artikolo, la brita semajnulo The Economist, kiu estis subteninta la „ŝokterapion”, forbalais tiujn kritikojn. Kun apogo de grafikaĵoj, ĝi asertis ke The Lancet „trompiĝas pri la kalendaro kaj pri la efiko de la reformoj” : „La (...) http://eo.mondediplo.com/article2035.html

Modelo ĉiel skuata ‒ Ĉu la franca informagentejo Agence France-Presse transvivos la pereon de la gazetaro ? – Marc ENDEWELD
Membro de la pinta triopo de la mondaj informagentejoj, la franca Agence France-Presse (AFP) plenfrape suferas la krizon de la franca presita gazetaro kaj de la konkurenco de la sociaj retoj aŭ de la filmetoj de privatuloj. En la momento, en kiu la plej multaj komunikiloj oferas la aktualaĵon favore al klaĉoj kaj al diversaĵoj, ĝia tutmonda reto tamen faras ĝin neanstataŭigebla. Sed ĝia ekonomia ekvilibro ne certas.
„AFP”. Familiara siglo, kiu signas ĉiujn mesaĝojn de la tria plej granda tutmonda (...) http://eo.mondediplo.com/article2034.html

http://eo.mondediplo.com/