neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/ugando-nova-le%C4%9Do-kontra%C5%AD-samseksemo-%C2%AB-mal%C4%9Doja-tago-por-ugando-%C2%BB.html

La prezidento unuatempe rifuzis subskribi la leĝon rigidigantan la represion kontraŭ samseksemo, antaŭ ol ŝanĝi sian opinion.

La samseksaj rilatoj estas jam punitaj per ĝismorta malliberejo en Ugando. Sed la nova leĝaro, alprenita mez-decembre de la Parlamento, malpermesas interalie ĉian « promocion » de samseksemo kaj devigas denuncon de iu ajn samseksemulo.

La uganda prezidento Yoweri Museveni promulgis lundon tiun leĝon kiu rigidigas la represion de samseksemo kaj pri kiu unuatempe li rezignis subskribi. Decido kiu kaŭzis tre malfavorajn reagojn tra la mondo.

La plej kontestataj aranĝoj, antaŭvidante mortopunon okaze de rekulpiĝo aŭ rilato kun neplenaĝulo aŭ konsciante ke li estas malsana je aidoso estis forlasitaj, sed la leĝo restas ege kritikata de la defendantoj de homaj rajtoj kaj okcidentaj registaroj.

Malĝoja tago por Ugando

« Neniu devus suferi pri diskriminacioj, aŭ esti punitaj por tio, kio li estas aŭ kiu li amas », reagis la konsilisto pri nacia sekureco de Barack Obama, Susan Rice, en ŝia tviter-konto. La promulgo de tiu leĝaro estas « malĝoja tago por Ugando kaj la mondo », konkludis Susan Rice, kiu kontaktis la ugandan prezidenton antaŭ dek tagoj por persvadi lin ke li malkonsentu.

En Eŭropo, Nederlando decidis frostigi financan helpon je sep milionoj da eŭroj destinitaj plifortigi la juĝsistemon de Ugando.

« Estas klare ke se la juĝsistemo devas apliki tian leĝon, ni ne deziras kunlabori », deklaris Liliane Ploumen, ministro pri Internacia komerco kaj helpo je disvolviĝo. En Belgio, ankaŭ la Ĉefministro Elio Di Rupo reagis. Li sin deklaris « ŝokita » kaj deklaris ke Belgio « firme kondamnas » tiun leĝon.

Neniu « eksterlandaj premoj »

Laŭ porparolanto, la uganda prezidento ne « lasos sin influi de la eksterlandaj premoj », aludo al la severaj kritikoj de Vaŝintono kiu avertis ke validigo de tiu leĝo « implikos interrilatojn » kun Kampalo, kies ŝlosil-aliancano ĝi estas. La uganda prezidento, ĉe la potenco de 1986, origine indikis ke li ne promulgos la kontraŭ-samsekseman leĝon tial ke « tio estas maljusta puni ulon ĉar li estas nenormala ». Li poste anoncis ke li ŝanĝis sian opinion post konsulto de grupo da sciencistoj laŭ kiuj, li diris, samseksemo estas el « kondutmaniero, ne genetikdeveno ».

La samseksemuloj estas objektoj de persekutadoj kaj perfortoj ĝis murdo en Ugando, lando en kiu homofobio estas ege disvastigita de la influegaj Evangeliaj eklezioj.

http://www.bfmtv.com/international/ouganda-president-va-promulger-loi-anti-homosexualite-718808.html