neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/forpaso-de-la-plej-maljuna-postvivantino-de-holoka%C5%ADsto.html

La plej maljuna postvivantino de Holokaŭsto en la mondo, kies historio estis temo de dokumentfilmo proponita por la Oskar-premio, mortis en Londono je la aĝo de 110 jaroj, anoncis dimanĉon ŝia familio.

Juda virino 110-jaraĝa, kiun oni konjektas plej maljuna postvivantino de Holokaŭsto, mortis en Londono, anoncis dimanĉon ŝia familio.

Alice Herz-Sommer, naskiĝinta en Prago en 1903, karieris kiel pianistino en sia denaska urbo, kie Franz Kafka estis laŭdire amiko de la familio.

En 1943, la nazioj arestis kaj sendis ŝin, kun ŝia duanaskita filo, en la koncentrejon Theresienstadt, kie ĉirkaŭ 33.400 personoj forpasis.

Post la milito, Alice Herz-Sommer migris en Israelon antaŭ ol instaliĝi en Britio. Ŝia filo, Rafael, fariĝis fama violonĉelisto kaj orkestrestro, antaŭ ol morti en 2011.

Heroino de dokumentfilmo proponita al Oskar-premio

Dokumentfilmo proponita al Oskar-premion "The Lady in Number 6", estis dediĉita al la destino de tiu virino.

Tiu mallonga filmo 38-minuta en kiu la heroino rakontas sian vivon kaj konfirmas la gravecon de muziko kaj rido por feliĉe travivi, estis proponita venontan dimanĉon por Oskaro de la plej bona dokumentfilmo.

film-prezentado en la angla :

holocauste.html">http://www.rts.ch/info/monde/5639464-deces-de-la-plus-vieille-survivante-de-l-holocauste.html