neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/venezuelo-deka-tago-da-perforto.html

Dum centoj da miloj da personoj marŝadis por « paco » sabaton en Venezuelo, pliaj perfortoj eksplodis marĝene de la defilado. Du personoj estis mortigitaj.

Studentino kaj juna dungito de superbazaro mortis sabaton dum la politikaj perfortoj en Venezuelo, kio altigas la nombron de mortintoj je almenaŭ 8 en dek tagoj da alfrontiĝoj.

Pli frue en la tago, centoj da miloj da opoziciuloj kaj partizanoj de la potenco kviete kaj kunkune mobiliziĝis dum marŝado por paco en tiu lando skuita de pli ol du semajnoj da politikaj perfortoj.

50.000 opoziciuloj

En la riĉa oriento de Karakaso, 50.000 personoj respondis la alvokon de la guberniestro kaj eks-kandidato ĉe la prezidenta balotado Henrique Capriles, ĉefa reprezentanto de opozicio, por postuli malarmigon de la neidentigitaj armitaj grupoj, sed akuzataj pri proksimeco kun la potenco, agante marĝene de la manifestacioj, kaj kontraŭ la malbona ekonomia situacio.

Laŭ la oficialaj ciferoj, la bilanco de tiuj manifestacioj kiuj kelkafoje degeneris al alfrontiĝoj inter radikalaj grupoj kaj policistoj altiĝas je 10 mortintoj, preskaŭ 140 vunditoj kaj cento da arestadoj.

SEKSPERFORTO JE LA ORIGINO DE LA STUDENTA RIBELO

Komencita la 4an de februaro en la urbo San Cristóbal post seksperforta provo de studentino en la universitata areo, la studenta movado etendiĝis al la tuta lando, kaj al la unuaj depostuloj pri nesekureco aldoniĝis tiuj kontraŭ la multekosta vivo kaj malbona stato de ekonomio, en lando kiu disponas de la plej grandaj petrol-rezervoj el la mondo, sed kie inflacio superas 56%.

www.rts.ch/info/monde/5637612-dixieme-journee-de-violences-au-venezuela.html