neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/francio-plia-manifestacio-kontra%C5%AD-la-flughaveno-de-notre-dame-des-landes.html

La kontraŭuloj al la flughaveno de Notre-Dame-des-Landes volas denove pruvi sian decidemon, organizante defiladon ĉi-sabate en Nantes. Ili antaŭvidas alvenon de pli ol 200 traktoroj kaj sesdeko da busoj. La publikaj transportoj estos interrompitaj en parto de la urbo-centro.

La konstruejo de la estonta flughaveno de Notre-Dame-des-Landes ne komenciĝis, malgraŭ la permeso de la prefektejo en decembro 2013. Por demonstri la pluan forton de sia mobilizado, la kontraŭuloj manifestacios en Nantes sabaton.

Defilado kun korektita irvojo

La prefektejo de Loire-Atlantique decidis malpermesi la manifestaciojn sabaton en la urbo-centro de Nantes. Temas pri mallongigita irvojo ekde la 13a horo, post la alveno de sinsekvo de 200 traktoroj kaj sesdeko da busoj alkondukante manifestaciantojn venintajn « el tuta Francio » laŭ la organizantoj. Ekde sabato matene, la alirejoj al la urbo-centro riskas trafikŝtopojn kaj la publikaj transportoj per buso kaj tramoj estos interrompitaj dum parto de la tago, direkte al la urbo-centro.

Festocela manifestacio

La kolektiĝo celas etoson « festan, familian kaj popolan » : tio estas la malkaŝa deziro de unu el la organizanto Julien Durand kiu asertas ke « li ne deziras alfrontiĝon », sed montri la decidemon de la opozicio.

La defilado estos tamen kontrolita. Incidentoj inter kontraŭ-kapitalismaj aktivuloj kaj policistoj eksplodis, post disiĝo de la defiladoj, dum la manifestacioj en Nantes, en marto kaj poste en novembro 2012.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-francio-notre-dame-des-landes-kolizioj-inter-endarmoj-kaj-opoziciuloj-112752971.html

www.franceinfo.fr/economie/nantes-un-samedi-contre-l-aeroport-notre-dame-des-landes-1327437-2014-02-21