neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/etiopio-delokigo-de-centoj-da-miloj-da-personoj-por-planta%C4%B5oj.html

Etiopio nun delokigas centojn da miloj da personoj en la valo Omo (sudo) por liberigi terojn en la celo starigi Ŝtatplantaĵojn de sukerkano, akuzis merkredon Human Rights Watch (HRW).

Laŭ la organizaĵo pri homaj rajtoj situanta en Novjorko, ĝis 500.000 personoj estas koncernataj de tiu projekto, kiu kvazaŭ kovras la tutan valon Omo-n.

Ĝia studaĵo sin bazas sur satelitaj fotoj antaŭnelonge publikigitaj.

« Etiopio povas disvolvi sian teritorion kaj resursojn, sed devus priatenti la rajtojn de ties indiĝenaj komunumoj », opiniis Leslie Lefkow, respondeca pri Afriko por la NRO, en komunikaĵo.

La valo Omo jam enkalkulas plurajn plantaĵojn de sukerkano, kaj novaj projektoj estas studataj. La produkto de sukero, vaste destinataj al eskportado, estas esenca fonto de resursoj por Etiopio.

Laŭ HRW, la komunumoj koncernataj estas trude delokigitaj kadre de programo de koncentrado en vilaĝoj, pri kiu Adis-Abebo asertas ke ĝi permesos al la loĝantaro pli facilan aliron al bazaj servoj kiel edukado kaj sano.

« Kiel ni vidis en aliaj partoj de Etiopio, tiuj moviĝoj ne ĉiuj estas memvolaj », aldonas tamen la NRO.

Pridemandita de AFP, la etiopia registaro ne ankoraŭ reagis.

La abunda valo Omo, listigita en la monda heredaĵo de UNESCO, enloĝas plurajn indiĝenajn tribojn. Pluraj baraĵoj, kelkaj kritikitaj pro ties efikoj sur medio en la najbaraj landoj, estis jam konstruitaj sur ĝiaj riveroj.

Kun averaĝa enspezo de malpli ol po du dolaroj tage, Etiopio plu estas unu el la plej malriĉaj landoj sur nia planedo.

Sed ties ekonomio ankaŭ apartenas al ekonomioj kiuj montras la plej fortan kreskon, kaj la lando el Korno de Afriko intencas industrialigi sian agrokulturan sektoron por stimuli siajn eksportadojn kaj eniri la grupon de mez-enspezaj landoj en 2025.

http://www.jeuneafrique.com/actu/20140219T111955Z20140219T111929Z/l-ethiopie-deloge-des-centaines-de-milliers-de-personnes-pour-des-plantations.html