neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/japanio-nova-likado-de-infektita-akvo-en-fuku%C5%9Dimo.html

Preskaŭ 100 kubaj metroj disverŝiĝis el rezervujo, laŭ la kompanio Tepko, kiu asertas « ne probable ke la likanta akvo fluis ĝis la maro | Recoquillé-Bression / IRSN

Tepko, la operatoro de la centralo de Fukuŝimo, en Japanio, anoncis, ĵaŭdon 20-an de februaro, ke ĝi detektis novan likadon da infektita akvo en la supra parto de unu el la multaj grandegaj rezervujoj.

Laŭ la kompanio, preskaŭ 100 m3 eliĝis el la cisterno. « Neniu fosaĵo estas proksime de tiu rezervujo kiu estas for de Pacifiko. Do mi opinias ke la akvo ne fluos ĝis la maro», asertis tamen porparolanto. La distanco inter la rezervujo kaj la marbordo estas proksimume je 700 metroj.

Tiu akvo, kvankam malembarasita de radioaktiva cezio, plu estas infektita per radionuklidoj emisiantaj beta-radiadoj-n. Tepco informas ke ĝi mezuris radioaktivecon po 230.000 bekereloj da stroncio kaj aliaj emisiantoj da beta-radiadoj litre. « La likado estis haltigita kaj ni kolektas la fluantan akvon kaj la infektitan teron », ĝi asertis.

MASTRUMADO DE AKVO, REVENA PROBLEMO

Problemoj pli-malpli gravaj aperas preskaŭ ĉiutage en la centralo de Fukuŝimo Dajŝi, detruita de la cunamo en la 11a de marto 2011. La akcidento kaŭzis tute novan situacion kun tri reaktoroj ege difektitaj kaj ellasiĝoj de grandaj kvantoj da radioaktivaj elementoj en aeron, grundojn kaj akvojn de la regiono.

La problemo pri la infektita akvo estas unu el la plej tiklega kiun devas mastrumadi la kompanio de antaŭ pli ol tri jaroj. Pli ol 350.000 m3 estas stokitaj en la rezervujoj starigitaj surloke kaj dekoj da miloj da aliaj invadis la subteraĵojn kaj subterajn fosaĵojn.

Sistemoj de traktado estis instalitaj por malinfektadi tiun akvon, sed ili evidente estas nesufiĉaj. Tepko antaŭvidas fortigi kaj konstrui aliajn cisternojn por atingi stokkapablecon je 800.000 m3 antaŭ fine de 2016.

Ekspertoj, inter kiuj, tiuj de Internacia Agentejo pri Atomenergio, konsilas tamen ekde nun esplori la eblecon forĵeti en maro la akvon kiu estos malembarasita el plejparte de radionuklidoj, sciante samtempe ke plu restos tritio kiun oni ne scipovas ĝis nun ekstrakti.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2014/02/20/nouvelle-fuite-d-eau-contaminee-a-fukushima_4369725_3244.html