neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/rusio-laboristoj-sur-konstruejoj-en-so%C4%89i-nepagitaj-8-milionoj-da-dolaroj.html

La Internacia olimpika komitato (IOK) indikis merkredon ke ĝi faros ĉion eblan por ke estu solvita la demando pri la nepagitaj salajroj de la laboristoj kiuj partoprenis la konstruadon de sportaj lokoj kaj hoteloj por la Olimpikoj 2014 kiuj okazas nun en Rusio.

« Mi opinias ebla ke ĉiuj laboristoj efektive ne ricevis tutecon de iliaj salajroj », deklaris Mark Adams, porparolanto de IOK antaŭ ol aldoni :

« Mi kredas ke ni povas montri fortan firmecon kaj volon ».

Laŭ la porparolanto de IOK, enketo de la rusaj aŭtoritatoj ekzamenis la situacion de 500 konstruadaj firmaoj kaj malkaŝis ke ili entute ŝuldas 8 milionojn da dolaroj (5,5 milionojn da eŭroj). Ĉirkaŭ 6.175 laboristoj ricevis salajron, li aldonis.

Miloj da migrantaj laboristoj, ĉefe devenantaj de eks-sovetiaj respublikoj de Centra Azio, kiel Taĝikio, Uzbekio kaj Kirgizio, partoprenis la gigantajn operaciojn de infrastrukturaj konstruadoj por gastigi la Olimpikojn en tiu marborda feriejo inter la bordoj de Nigra maro kaj la Kaŭkazaj montoj.

Laŭ la NRO Human rights watch (HRW), migrantaj laboristoj sur la konstruejoj de Soĉi estis viktimoj de multaj ekscesoj, iliaj dungintoj « ne pagante ilin, konfiskante iliajn pasportojn kaj devigante ilin labori po 12 horoj tage ».

http://www.lemoniteur.fr/139-entreprises-de-btp/article/actualite/23714766-ouvriers-des-chantiers-de-sochi-non-payes-le-comite-olympique-accroit-la-pression