neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/sirio-la-re%C4%9Dimo-uzas-novajn-armilojn-kun-sub-municiaj-bombetoj.html

Laŭ la NRO Human Rights Watch, la registaro uzas novajn raketojn ege potencajn, kapablajn mortigi pli grandan nombron da civiluloj.

La siriaj registaraj fortoj uzas novan tipon de raketoj kun sub-municiaj bombetoj, ege potencaj kaj neniam uzitaj ĝis nun en la siria konflikto, bedaŭregis Human Rights watch (HRW) en komunikaĵo publikigita merkredon. Fotoj efektivigitaj post antaŭnelonga atako en la centra urbo Hamao montras ke la registaro deplojadis dekojn da raketoj grundo-al-grundo 300 mm 9M55K je rusa fabriko kiuj kapablas transporti dekojn da sub-municiaj bombetoj, indikis HRW.

La raketoj estis jam uzitaj la 12a kaj 13a februaro en atakoj kiuj mortigis almenaŭ du civilulojn kaj vundis almenaŭ dek aliajn.

Tiuj raketoj estas trioble pli grandaj ol la aliaj sub-municiaj armiloj, indikis la NRO, kiu avertas ke tiu armilo okazigos pli grandan nombron da mortintoj inter la civiluloj.

« Estas terure ke la siriaj registaraj fortoj plu uzas kontraŭ sia popolo malpermesitajn sub-municiojn », bedaŭregas Steve Gooose, direktoro de la sektoro taskita pri armilaro ene de HRW.

« La sub-municiaj bomboj nun mortigas siriajn civilulojn kaj minacas la estontajn generaciojn ».

La sub-municiaj bomboj estas malpermesitaj en 113 landoj. Ili sendiskriminacie mortigas kaj la bombetoj kiujn ili transportas disŝutiĝas vaste kaj plu kripligas la civilulojn longtempe post la komenca atako.

Pli ol 140.000 personoj estis mortigitaj en Sirio de la komenco de la konflikto en marto 2011.

www.liberation.fr/monde/2014/02/19/le-regime-syrien-utilise-de-nouvelles-armes-a-sous-munitions_981351