neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/okupitaj-teritorioj-de-palestino-nabi-salih-5-personoj-arestitaj-dum-nokta-surprizatako.html

neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/palestinaj-teritorioj-la-ekscesa-kaj-neutila-perforto-kontra%C5%AD-la-palestina-vila%C4%9Do-nabi-salih-devas-%C4%89esi.html

Kvin personoj estis arestitaj en la vilaĝo Nabi Salih en la nokto de la 17-a al la 18-a februaro 2014.

Ĉirkaŭ la dua horo matene, la israela armeo entrudiĝis en la vilaĝon, serĉante kvin loĝantojn inter kiuj neplenaĝulon.

Ili estis forportitaj en nekonata loko, komunikante neniun informon pri la motivoj de ilia arestado.

La loĝantoj de Nabi Salih estas objekto de ripetitaj agresoj fare de la okupanta armeo, reprezalie al ilia movado de neperforta rezistado.

Kvin personoj estis arestitaj en la vilaĝo Nabi Salih pasintan nokton de la israela armeo. La ĉi-suba video raportas la okazaĵojn.

Video de Tamimi Press

La marŝadoj de Nabi Salih

Nabi Salih estas vilaĝo je 550 loĝantoj situanta nord-oriente de Ramalaho en la okupitaj teritorioj de Palestino. De 2009, pacaj marŝadoj estas tie organizataj por protesti kontraŭ la israela okupado kaj la kontraŭleĝa ekspansia politiko en la kolonioj.

Petu de la israelaj respondeculoj justicon kaj pacon por la loĝantoj de Nabi Salih : SUBSKRIBU :

http://www.amnesty.fr/AI-en-action/Protegeons-les-personnes/Defenseurs-des-Droits-Humains/Actions/Israel-Territoires-occupes-palestiniens-justice-et-paix-pour-les-habitants-de-Nabi-Saleh-10117

Tiuj marŝadoj, subtenitaj de Israelanoj kaj internaciaj organizaĵoj, estas konstante subpremitaj de la israela armeo kiu ne hezitas pafi per realaj kugloj, metalkugloj kovritaj per kaŭĉuko, surdigaj kaj plorigaj grenadoj.

La israelaj sekurecaj fortoj tiel mortigis du manifestaciantojn kaj vundis centojn da aliaj post la fino de 2009.

Neniu enketo komencita de la israela armeo pri tiuj ekscesoj atingis rezulton.

La 5an de decembro 2013, la israela armeo anoncis sian decidon ĉesigi la enketon pri la morto de Mustafa Tamimi mortigita per pafo plenvizaĝen dum manifestacio en decembro 2011. Neniu persekuto estis engaĝita kontraŭ la soldato kulpa pri la pafo kiu deklaris ke li ne vidis la viktimon.

www.amnesty.fr/AI-en-action/Protegeons-les-personnes/Defenseur-des-Droits-Humains/Actualites/Nabi-Saleh-5-personnes-arretees-au-cours-un-raid-nocturne-10899