neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/benino-la-%C4%9Denerala-striko-komencas-sesan-semajnon.html

La ĉefaj beninaj sindikataj centraloj komencas ekde mardo sesan semajnon de ĝenerala striko komencita pasintan 7an de januaro, por protesti kontraŭ represio de paca marŝado celante denunci senigon de fundamentaj liberecoj.

Post la malsukceso de la tri renkontiĝoj inter la registaraj senditoj kaj la respondeculoj de la laboristoj kaj ĉe anonco de dekalkuloj de la salajroj de februaro, la sindikataj centraloj minacas pluigi la agitvorton de ĝenerala striko po 72 horoj semajne, ĝis kontentigo de siaj depostuloj.

Dum la traktadoj, la registaro petis trimonatan moratorion por esplori la plendojn, moratorio forpuŝita de la sindikataj centraloj kiuj opinias ke la Ekzekutivo ne pretas intertraktadi kaj prokrastas.

La kondiĉoj formulitaj de la sindikatanoj estas maldungo de la centra komisaro de Kotonuo, Pierre Agosadu kaj de la prefekto de la departementoj de Atlantiko/Marbordo, Placide Azandé, kiujn ili akuzas esti la komandititoj de la represio de la marŝado de la 27a de decembro.

Krom tiu kondiĉo, estas ankaŭ la redono de la salajra dekalkulo efektivigita pro partopreno al striko.

De kvin semajnoj, la sindikataj konfederacioj de la laboristoj en Benino komencis strikmovadon sekve al paca marŝado kiun ili organizis pasintan 27an de decembro, por protesti kontraŭ senigo de fundamentaj liberecoj kaj kiu okazigis plurajn vunditojn, inter kiuj ĝeneralajn sekretariojn de la sindikataj centraloj.

Por protesti kontraŭ tiu represio, la sindikataj centraloj komencis, ĉe la komenco, je la 7a de januaro, 48-hora perioda striko ĉiusemajne, poste portita al 72-hora pro la dekalkuloj de la salajroj de januaro.

Kelkajn semajnojn pli frue, du ŝlosil-sektoroj, Justico kaj Sano, jam komencis strikon po 72 horoj semajne.

La magistratoj siaflanke, pasis al 5 tagoj da striko semajne kaj la hospitalaj praktikistoj minacis provoki, ekde pasinta lundo, tutan paralizon de la sektoro per la operacio « senvivaj malsanulejoj ».

http://www.afriquejet.com/afrique-ouest/2160-la-greve-generale-rentre-dans-sa-sixieme-semaine-au-benin.html