neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/kaza%C4%A5io-manifestacioj-post-devaluto-de-la-nacia-mono.html

Kazaĥio devalutas sian monon je 19%

Mardon, la centra banko de Kazaĥio decidis devaluti la tengo-n, la nacian monon, rilate al dolaro, argumentante pri « variemo » de la kurzoj en la merkatoj kaŭzita de la monpolitiko de Usono.

Kiel plejparte el la emerĝantaj monoj, la tengo troviĝas sub forta premo, ĉar la centra banko procedas masivajn aĉetojn de valutoj por subteni ĝin je ties oficiala nivelo.

La celo, asertas la centra banko de Kazaĥio, estas « plibonigo de la konkurkapablo de naciaj produktaĵoj, de la eksportistaj firmaoj kaj redukto de importadoj »

http://fr.euronews.com/2014/02/11/le-kazakhstan-devalue-sa-monnaie-de-19-pourcent/

Malpermesa manifestacio estis disigita de la polico en Almato, ĉefa urbo kaj ekonomia ĉefurbo de Kazaĥio.

Pluraj dekoj da personoj kolektiĝis sabaton kaj dimanĉon por protesti kontraŭ devaluto de la nacia mono kaj altiĝo de prezoj.

Multnombre venintaj, la polico arestis plurajn personojn, inter kiuj du ĵurnalistojn.

Dum la tengo estas sub streĉo rilate al dolaro, la centra banko de tiu eks-sovieta respubliko anoncis mardon ke ĝi ĉesas interveni por subteni la kurzon de ties mono.

La registaro tamen engaĝiĝis por malhelpi la subitan prezaltiĝon de kelkaj manĝovaroj.

http://fr.euronews.com/2014/02/16/kazakhstan-manifestations-suite-a-la-devaluation-de-la-monnaie-nationale/