neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/tutmondo-11.000-bestaj-specioj-endan%C4%9Derigitaj.html

Pli ol dek unu mil bestaj specioj estas en danĝero en la mondo, laŭ la Ruĝa Listo de Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN), ĉefa mezurinstrumento de biodiverseco, kaj ŝtelĉasado pliigas la danĝeron por multaj el ili.

Precize 11.212 bestaj specioj estas nun minacitaj inter la 53.267 specioj de vertebruloj kaj senvertebruloj censitaj fare de IUKN, la plej vasta kaj malnova media reto kiu havas sidejon en Gland (Svislando).

Unu specio de mamulo en kvar, unu birdo en ok kaj pli ol unu amfibio en tri estas minacitaj je monda estingiĝo. Ŝakrado katastrofe kreskigas la riskojn por kelkaj el tiuj specioj, kiel elefantoj pro ties eburo, rinoceroj pro ties korno, ŝarko pro ties naĝiloj aŭ la Ĉina maniso, aprezata pro medicinaj kialoj.

La Konvencio pri internacia komerco de la specioj de sovaĝaj faŭno kaj flaŭro minacitaj je estingiĝo malpermesas la komercon de pli ol 600 bestaj specioj inter kiuj homedoj kaj felisedoj, elefantoj kaj rinoceroj, martestudoj kaj multaj specioj de krokodiloj kaj serpentoj. Alprenita la 3an de marto 1973 en Vaŝintono kaj validigita en 1975, ĝi kunigas 178 Ŝtatojn kaj trudas striktan kontrolon pri la komerco de ĉirkaŭ 4.500 aliaj bestaj specioj. Sed ŝtelĉasado atingas rekordojn. Ĝi kreskadis je 43% por rinoceroj en Afriko inter 2011 kaj 2012 laŭ IUKN.

www.7sur7.be/7s7/fr/2668/Especes-Menacees/article/detail/1793040/2014/02/13/11-000-especes-animales-menacees-dans-le-monde.dhtml