neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/francio-blanka-mar%C5%9Dado-por-melisa-kaj-solidarece-kun-la-familioj-de-la-ladurbo-en-bobigny.html

Knabino mortis en la incendio kiu frapis ladurbon en Bobigny. La morto de Melisa ne estas en diversaĵoj. Tio estas la rezulto de politiko kiun la Ligo pri homaj rajtoj senĉese denuncas.

Se viroj, virinoj kaj infanoj estas devigataj amasiĝi en nesalubraj hejmoj, sur maloftaj areoj, sen aliro al akvo, sen evakuado de forĵetaĵoj, sen sekureco kontraŭ incendio, ja estas ĉar ili ne povas akiri decajn loĝejojn, ĉar ili estis elpelitaj dek fojojn, dudek fojojn el la lokoj kiujn ili antaŭe okupis, ĉar la ripetitaj evakuadoj trudas ilin al ĉiam pli da amasiĝo kaj malstabileco.

La ministerio pri Internaj aferoj kaj la prefekto de Seine-Saint-Denis efektivigas represian politikon kaj favoras prikvantan koncepton de la afero per policaj operacioj, ŝajnigante ignori la damaĝojn de politiko kiu nenion solvas, sed pliigas la sensekurecon de la loĝantoj kiuj estas viktimoj, kaj pli kontribuas al pligravigo de mallaŭdado kaj rasismo pri kiuj ili suferas.

Tamen, fronte al tiu plej malbona politiko, kiu jam mortigis kaj kiu mortigas denove, alternativaj solvoj povus esti trovitaj : ebligante agadi al iompostioma sociiĝo de tiuj familioj en pli bonaj kondiĉoj de vivo, digneco kaj respekto de rajtoj.

La Ligo pri homaj rajtoj, kun la Kolektivo pri subteno al la rumaniaj kaj bulgaraj familioj en Bobigny, alvokas al blanka marŝado organizita dimanĉon 16an de februaro je la 11a horo, omaĝe al Melisa, kaj por subteni ŝian familion, parencojn, kamaradojn en la elprovo kiun ili travivas kaj postuli alian politikon.

Dimanĉon 16an de februaro – 11a horo

Kolektiĝo antaŭ la « Archives départementales »

18 rue Salvador Allende, Bobigny (M° Pablo Picasso ou T1 – Hôtel de ville)

de kie la marŝado iros ĝis la lernejo Marie Curie, rue Emile Zola, la lernejo de Melisa.

www.bagnoletenvert.com/article-mort-d-un-enfant-rom-a-bobigny-marche-blanche-122569515.html

Foto : ladurbo en 1954 en pariza antaŭurbo

Video en la franca


www.bagnoletenvert.com/article-mort-d-un-enfant-rom-a-bobigny-marche-blanche-122569515.html