neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/hispanio-la-nombro-de-dronintaj-migrantoj-alti%C4%9Das-kaj-la-polemiko-da%C5%ADras.html

La prefektejo de Ceŭto eksplikis ke la polico uzis « kontraŭ-ribelan materialon, kaŭĉukajn kuglojn parabole ĵetitajn super barilon 6-metrajn alte, neniam kontraŭ la personoj » ». | AFP/FADEL SENNA

La hispana polico malkovris merkredon 12an de februaro plian kadavron sur la plaĝo de Ceŭto. La 6an de februaro, dek unu migrantoj dronis provante atingi la hispanan enklavon deirante de Maroko, indikis la prefektejo de Ceŭto.

« La korpo estis malkovrita ĉi-posttagmeze. Ĝi atingis la plaĝon portita de la fluoj », eksplikis porparolanto de la prefektejo de Ceŭto.

La viktimo, Afrikano 20 aŭ 30-jara, apartenis al grupo de pluraj centoj da migrantoj kiuj proksimiĝis ĵaŭdon frumatene de la doganejo de Tarajal, kiu disigas Marokon de la hispana enklavo.

Ne sukcesante atingi la kradon ĉe tiu loko, la kaŝmigrantoj atingis la sekvantan plaĝon kaj provis ĉirkaŭi terstrion kiu disigas ambaŭ landojn antaŭenirante en la maron.

De tiam, la polemiko agitas Hispanion. Amaskomunikiloj kiel El País kaj asocioj pri defendo de homaj rajtoj diskonigas atestojn de migrantoj kiuj asertas ke la polico pafis kaŭĉukajn kuglojn en akvon direkte al tiuj, kiuj naĝis.

LA MINISTRO PRI INTERNAJ AFEROJ ESPRIMIĜOS ĴAUDON

La registaro pravigis uzadon de kaŭĉukajn kuglojn en la celo forpuŝi la sturmon, eksplikante ke la polico « neniam » pafis « kontraŭ la personoj ».

La ĝenerala direktoro de la Guardia Civil, Arsenio Fernandez de Mesa, defendis siajn agentojn merkredon, asertante ke ĉiuj, kiuj « insultis, kalumniis aŭ eĉ mensogis pri la eventoj de tiuj lastaj tagoj » estos procesitaj.

« Mi petis de ili plu subteni leĝon kaj ordon, garantii la sekurecon sur la nacia teritorio, kaj reteni la sturmojn de personoj, manipulitaj de mafioj kiuj provas venki la jurstaton », li deklaris al la gazetaro post renkontiĝo kun la civilgvardioj en Ceŭto. Sub la kritikoj de opozicio, la ministro pri internaj aferoj, Jorge Fernandez Diaz, alparolos la deputitojn ĵaŭdon por alporti klarigojn.

La korpoj de ok viroj kaj unu virino estis trovitaj ekde pasinta ĵaŭdo sur maroka plaĝo apud Ceŭto. La hispana polico trovis la korpon de alia viro marborde de Ceŭto sabaton.

La enklavoj de Ceŭto kaj Melilo konstituas la solaj teraj enirejoj al Eŭropo por kaŝmigrado devenanta de Afriko sude de Saharo kaj Magrebo.

http://quebec.huffingtonpost.ca/2014/02/12/espagne-le-bilan-salour_n_4775348.html