neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/brazilo-la-polico-subpremas-manifestacion-de-senteruloj.html

La polico pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj plorigajn gasojn merkredon en Brasiljo por disigi manifestacion de pli ol 15.000 senteruloj kiu provis transpasi protekt-barilojn kontraŭ la Prezidentejo.

La marŝado de la Movado de senteruloj postulante akceladon de la kampara reformo kiu kviete komenciĝis, spertis streĉan momenton je ties alveno antaŭ la prezidentejo, kun kolizioj inter manifestaciantoj kaj policistoj kiuj pafis plorigajn gasojn kaj flash ball. Du kamparanoj kaj ok policistoj estis vunditaj, indikis porparolanto de senteruloj kaj la polico.

« Ni deziris manifestacii antaŭ la Prezidentejo. Ni starigis tendojn kiel tiujn de nia tendaro. Kiam la polico vidis nin eligi materialon el la buso, ĝi atakis nin per plorigaj gasoj kaj aliaĵoj », li asertis.

La prezidento Dilma Rousseff ne ĉeestis la prezidentejon ĉe la momento de la incidentoj kiuj rapide estis kontrolitaj sur la Placo de Tri Potencoj.

Post la kolizioj, la manifestaciantoj direktiĝis al la Parlamento. Aliflanke de la placo, la Ĉefkortumo interrompis siajn debatojn dum unu horo.

« Provo de invado de la Ĉefkortuma konstruaĵo ne okazis sed fronte al multnombraj manifestaciantoj, la sekurskipo konsilis interrompadon de la kunsido », raportis respondeculo.

La senteruloj, kiuj celebras sian 30-jaran ekzistadon ĉi-semajne, kongresas en Braziljo kaj kritikas la « paralizon » de la kampara reformo. Ties pasinta kongreso datiĝas de 2007.

La manifestacioj de Senteruloj en Braziljo ĉiam estis pacaj, sed la kolizioj de merkredo okazas en kunteksto de perfortaj stratmanifestacioj en Rio kaj San-Paŭlo kontraŭ la transportaj prezaltiĝoj kaj la kostaj elspezoj por la Futbal-Mondpokalaj aranĝoj (de la 12a junio ĝis 13a julio)

http://www.7sur7.be/7s7/fr/1505/Monde/article/detail/1792600/2014/02/12/Le-Bresil-reprime-une-manifestation-de-paysans.dhtml