neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/e%C5%ADropa-unio-konsento-por-kulturo-de-maizo-tc1507.html

Nova GMO, la maizo TC1507 de la usona grupo Pioneer, filio de la usona Dupont, estos permesata por kulturo en 19 landoj inter kiuj Francio, ĉar la membro-ŝtatoj ne sukcesis mardon kolekti plimulton por bloki ĝin, anoncis la Eŭropa Komisiono.

« Laŭlanda proporcia plimulto ne ekzistas » kontraŭ tiu permeso de kulturo, anoncis la greka prezidenteco de EU post publika debato inter la ministroj pri Eŭropaj aferoj en Bruselo.

« La regulo postulas ke se la Konsilio (de la Ŝtatoj) ne decidas, la Eŭropa Komisiono devos aprobi la kulturon dum la venontaj 24 horoj », eksplikis la jura servo de la Konsilio.

Dek naŭ landoj inter kiuj Francio sin deklaris kontraŭ tiu permeso sed ili enkalkulis nur 210 voĉojn kiam la laŭlanda relativa plimulto por bloki estis je 260 voĉoj.

La sindetenoj de Germanio (29 voĉoj) de Belgio (12 voĉoj) de Portugalio (12 voĉoj) kaj de la Ĉeĥa Respubliko (12 voĉoj) mankis, laŭ la dekalkulo efektivigita de la Konsilio.

Kvin landoj voĉdonis por : Hispanio, Unuiĝinta Reĝlando, Svedio, Finnlando kaj Estonio.

La eŭropa komisaro pri Sano Tonio Borg estis tre klara ekde la komenco de la debato invitante la Ŝatojn klare engaĝiĝi.

« Se vi ne voĉdonas kontraŭ, tiam vi estas por », li eksplikis.

« Tio estas la reguloj, mi ne inventis ilin », li sin defendis eksplikante ke la Komisiono permesos la kulturon de maizo GMO, ĉar ĝi estas devigata fari tion.

« Kelkajn semajnojn antaŭ la eŭropa balotado, tiu permeso estos ege danĝera por la bildo de EU kaj ties institucioj », avertis la franca ministro Thierry Repentin.

« Tio estas la plej malbona el la decidoj en la plej maloportuna momento », aprobis ŝia hungara kolego. « Ni havas netan plimulton kontraŭ tiu permeso. Preterpasi tion favoros kreskon de ekstremdekstro », ŝi substrekis.

La Eŭropa parlamento petis forĵeton de la permespeto, per 385 voĉoj kontraŭ 201 kaj 35 sindetenoj.

Kvar GMO akiris permeson por kulturo en UN, sed unu sola estas plu kultivata en pluraj Ŝtatoj, la maizo MON81 de la usona grupo Monsanto, kiu petis pluigon de tiu permeso.

La aliaj, du maizoj (BT176 et T25) kaj la terpomo Amflora, estis forlasita.

http://www.20minutes.fr/economie/1296074-20140211-feu-vert-culture-mais-ogm-tc1507-ue