neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/kambo%C4%9Do-la-justico-rifuzas-liberigi-21-aktivulojn-malgra%C5%AD-la-internaciaj-kritikoj.html

Foto : Kamboĝaj aktivuloj antaŭ la tribunalo de Pnom-Peno la 11an de februaro 2014.

La peto pri provizora libereco de 21 kamboĝaj aktivuloj estis rifuzita, malgraŭ alvokoj de defendantoj de homaj rajtoj en ilia favoro.


Malgraŭ la internaciaj alvokoj, la kamboĝa justico rifuzis ĉi-mardon 11an de februaro liberigon je kaŭcio de 21 aktivuloj arestitaj dum la sanga subpremo de striko de teksaĵlaboristoj pasintan monaton.

Tiu afero maltrankviligis la defendantojn de homaj rajtoj, dum la aŭtoritatoj antaŭnelonge disigis perforte plurajn manifestaciojn kiuj defiis la Ĉefministron Hun Sen, kiu regas de preskaŭ 30 jaroj.

La potenca viro frontas kreskantan ribelon de opozicio kaj de teksaĵlaboristoj, la opozicio postulante novajn balotadojn post tiuj de julio, kiuj laŭ ĝi sin makulis per masivaj fraŭdoj.

Komence de januaro, almenaŭ kvar personoj estis mortigitaj kiam la polico pafis al tiuj strikantaj laboristoj postulantaj pli bonajn salajrojn.

Ekde la posta tago, la aŭtoritatoj malpermesis ĉiajn kolektiĝojn en la ĉefurbo.

La aktivuloj riskas kvin jarojn da malliberejo

Dudek tri personoj estis arestitaj dum tiu interveno kontraŭ la teksaĵlaboristoj, inter kiuj du estis kaŭcie liberigitaj antaŭ kelkaj tagoj kaj pluraj aliaj malliberuloj komencis malsatstrikon.

Dum fermita aŭdienco mardon, apelacia kortumo de Pnom-Peno rifuzis la liberigon de la 21 detenitoj, substrekante ke tio « ĝenus publikan ordon » kaj malhelpus la juĝproceduron, indikis al la gazetaro la advokato pri defendo Sam Sokoung, promesante meti la aferon ĉe la Suverena kortumo.

Neniu dato estis fiksita por la proceso. La defendantoj de homaj rajtoj opinias ke ili riskas kvin jarojn da malliberejo, aparte pro perforto.

En malfermita letero al Hun Sen, deko da internaciaj NRO-oj petis lundon pri ilia liberigo. La Internacia Konfederacio de sindikatoj ankaŭ lanĉis kampanjon « Liberigu la 23 », alvokante premon sur la ambasadejoj de Kamboĝo tra la mondo.

Manifestacio antaŭ la tribunalo

Ilia plua mallibereco provokis koleron de ĉirkaŭ 200 manifestaciantoj kolektiĝintaj antaŭ la tribunalo, kelkaj kriante « la kortumo estas tre maljusta ». La loka asocio pri defendo de homaj rajtoj Adhoc denuncis la decidon kaj alvokis la aŭtoritatojn fari justicon por la mortigitaj aktivuloj.

« Ĝis nun, neniu respondecis pri la perforto, substrekante la nepunitecan kulturon kiu venenas Kamboĝon », ĝi kritikis.

www.rtl.fr/actualites/info/international/article/cambodge-la-justice-refuse-de-liberer-21-militants-malgre-les-critiques-internationales-7769638299