neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/panamo-bara%C4%B5o-kontra%C5%AD-la-indianoj-kaj-por-la-profito.html

En Panamo, pluraj indianaj vilaĝoj Ngäbe malaperos post kelkaj monatoj sub la flusoj de la hidroelektra baraĵo Barro Blanco : spite protestadojn, Unuiĝintaj Nacioj kaj du eŭropaj bankoj subtenas tiun projekton prezentitan kiel ekologia, sed kiu malobservas la rajtojn kaj la teritorion de tiu etno el Centra Ameriko.

La operatoro de la projekto kaj la registaro de la prezidento Martinelli deziras je ĉiaprezo la realigon de la baraĵo. La konstruado de 60 kromaj hidroelektraj baraĵoj estas jam antaŭvidita en Panamo. Laŭ dokumentoj freŝdate aperitaj, en multaj projektoj troviĝas famili-membroj de la prezidento Martinelli.

Alia baraĵo estos konstruita alvale de la riverego Tabarasá. La plej granda parto de tiu riverego malaperos. Laŭ la Ministro pri internaj aferoj Jorge Ricardo Fabrega, ankaŭ por tiu alia baraĵo kontraktoj (Tabarasá I) estis jam subskribitaj. La bordoj de tiu riverego apartenanta al publika domajno, pli precize al la Ŝtato, tiu-ĉi povas decidi inundon, eksplikas la « studaĵo » pri media efiko de Barro Blanco.

Barro Blanco situas ĉe la suda limo de aŭtonomiaj teritorioj Ngöbe-Buglé. Laŭ longoparto de Tabarasá kiu malaperos vivas 5.000 indiĝenoj kies akvo-provizado kaj agrikulturo dependas kvazaŭ-ekskluzive de la riverego kaj de ties fekundaj bordoj.

Pli norde, sur la riverego Changuinola, la indiĝenaj popoloj dolorige spertis la efikojn de hidroelektra baraĵo sur medio. Ili ankaŭ taksis la nefidindajn promesojn de la firmao kaj registaro. La teroj kaj la indiĝenaj kabanoj estis tutsimple subakvigitaj. La loĝantoj urĝe fuĝis la akvon kiu leviĝis senĉese kaj rapide. Ili devis rifuĝis ĉe la supro de la tropika arbaro. Ili ricevis neniun helpon aŭ monkompenson de la Ŝtato.

Bildo: fr.wikipedia.org/wiki/Dendrobates_auratus

Video en la hispana kaj angla subskribita en la angla (kun komentoj) :
















www.sauvonslaforet.org/petitions/872/alerte-au-barrage-aidons-les-indiens-ngoebe#more