La turka polico uzadis sabaton plorigajn gasojn kaj akvo-kanonojn por disigi centojn da manifestaciantoj sur la placo Taksim en Istambulo.

La manifestaciantoj kiuj surstratiĝis en Istambulo ekkoleris kontraŭ la novaj aranĝoj plifortigantaj kontrolon de Interreto fare de Ŝtato, arde defendita sabaton de la ĉefministro.

Pli ol mil personoj kolektiĝis ĉerande de tiu centra placo de la eŭropa bordo de la metropolo, emblemo de la kontraŭ-registara ribelo pasintan junion, je la krioj : « Ne tuŝu mian Interreton ».

La polico, vaste mobilizita por la okazo, blokadis la aliron al la placo kaj uzadis akvo-kanonojn por repuŝi la homamason direkte al la pieda avenuo Istiklal dum manifestaciantoj pafis piroteknikaĵojn al la policistoj.

La kontraŭuloj al la nova leĝaro unuanime petis de la Ŝtatestro ke li ne promulgu kaj resendu ĝin al la Parlamento.

Arda defendado de la leĝo

Pli frue, antaŭ miloj el siaj partizanoj en tiu sama urbo, Recep Tayyip Erdoğan arde defendis tiun leĝon kiun lia registara plimulto, tre kritikata en Turkio kaj eksterlande, balotigis ĉe la Parlamento, asertante ke ĝi igas Interreton « pli libera ».

« Estas absolute neniu trudita cenzuro en Interreto per tiuj aranĝoj (…) tute male, ĝi igas ĝin pli sekura, pli libera » certigis li en parolado eldirita dum inaŭgura ceremonio pri urbaj projektoj en Istambulo.

Li ankaŭ neis ke la personaj informoj de la uzantoj estos elmontritaj al la registaraj aŭtoritatoj, kiel asertas la leĝkritikantoj.

Tuja blokado

La turka parlamento kie la Partio por Justico kaj Disvolviĝo (AKP, el islama movado) de Recep Tayyip Erdoğan ĝuas larĝan plimulton, voĉdonis merkredon vespere leĝon kiu intensigas la kontrolon de Interreto.

Tiuj aranĝoj ebligas la Registaran Aŭtoritaton pri Telekomunikado (RAT) blokadi, sen ia ajn justica decido, ĉiun retpaĝaron entenantan informojn kiu « atencas al privata vivo » aŭ juĝatan kiel « diskriminaciajn aŭ insultemajn ».

La RAT povos ankaŭ akiri de la retprovizantoj ĉiujn informojn pri la vizititaj retpaĝoj de interretano kaj konservi ilin dum du jaroj.

http://www.24heures.ch/monde/manifestation-istanbul-controle-internet/story/22248981