neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/bosnio-kaj-hercegovino-la-socia-ribelo-plivasti%C4%9Das.html

Pluraj miloj da dungitoj en la kolapsantaj uzinoj de Tuzla, subtenataj de la loĝantoj de la plej granda industria urbo en Bosnio kaj Hercegovino, protestas de antaŭ tri tagoj kontraŭ la socia mizero kaj la koruptitaj aŭtoritatoj.

La ribelo komencita en Tuzla plivastiĝas en la tuta lando. Ĉie, troviĝas uzinoj ruinigitaj de la mafiaj privatigoj kaj politika koruptado, tio estas ĝenerala incitiĝo de malriĉigitaj kaj humiligitaj homoj », substrekas la ĵurnalo Dnevni Avaz de Sarajevo, sub la titolo « la civitana ribelo ».

Solidarece kun la « ribelo » de Tuzla, la subtenantaj manifestaciantoj estas organizataj en plejparte de la urboj de Bosnio kaj Hercegovino. Dum la interpuŝiĝadoj kun la polico, okazis pluraj dekoj da vundoj en Tuzla.

http://www.courrierinternational.com/une/2014/02/07/la-revolte-sociale-gagne-du-terrain-en-bosnie-herzegovine