neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/klitorektomio-inter-kredo-kaj-religio-klitorektomio-estas-ankora%C5%AD-tro-praktikata.html

Sur flagrubando : "FORLASO DE EKSCIZO"

La 6an de februaro, la internacia komunumo celebras la internacian tagon de lukto kontraŭ generaj mutiladoj. Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) taksas al pli ol 100 milionoj la nombron de virinoj seksmutilitaj ĉefe en Afriko, praktiko pravigita de tradicio, kulturo, religioj… kaj kiu kaŭzas kelkfoje dramajn komplikaĵojn por virinoj.

Ofte, la seksmutiladoj estas praktikataj laŭ popularaj kredoj, kiel eksplikas tiuj virinoj de Bamako : « Ili diras ke tio ekzistas por redukti seksapetiton de la virino. Aliaj opinias ke tio estas por igi bela la virinon. Aliaj eĉ diris ke tio faciligas akuŝon ».

Praktikas klitorektomion la virinoj, kelkfoje generacio post generacio. Kaj la viroj ne deziras ke tio ŝanĝiĝu : « Vere, tio ne kontentigus nin. La manĝaĵo estas jam plena je ekscitiloj. Por kontroli virinajn seksdezirojn, klitorektomio estas bezonata ».

Tamen, klitorektomio kaj ĉefe suturado de la vulvaj lipoj kaŭzas terurajn suferojn, kiel eksplikas tiu kuracisto : « Ĉe la akuŝa momento, kiam la kapo de la infano estas elironta, la kapo estas blokata pro la suturado. La trudita eliro provokas ŝiriĝojn de la virinaj generiloj kiuj okazigas hemoragiojn kaj povas kaŭzi morton de la pacientino ».

Tamen , la pensmaniero komencas evolui. Nuntempe, kelkaj kuracistoj eĉ praktikas rekonstruadon de klitoro. Grandega espero por tiuj virinoj kiuj neniam spertis plezuron.

Aliparte, okaze de tiu internacia tago kontraŭ generaj inaj mutiladoj, ekspozicio nomita « Mia maniero rifuzi » estis inaŭgurita merkredon ĉe la Nord-stacio en Bruselo. 32 portretoj da virinoj kaj viroj kiuj aŭdacis rifuzi klitorektomion estos eksponitaj ĝis la 20a de februaro.
www.rtbf.be/info/monde/detail_entre-croyances-et-obligation-l-excision-est-encore-trop-pratiquee

DOKTORO ABABACAR MBAYE DIAW, SENEGAL
Fondinto, kun lia samlandanino Khadia Diallo, de la Grupo por Abolo de Inaj Seksmutiladoj en Bruselo, poste de taĉmento en Senegalio.