neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/tutmondo-sesa-plej-varma-jaro-depost-1850.html

La 21a jarcento jam enkalkulas 13 el la 14 plej varmaj jaroj neniam observataj laŭ statistikoj de la Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM)

La jaro 2013 estas la sesa plej varma por la Tero depost 1850, egalranga kun 2007, laŭ la statistikoj de MOM, instituto de Unuiĝintaj Nacioj.

La averaĝa temperaturo ĉe la supraĵo de grundo kaj oceanoj superis je 0.5°C la normalan, kalkulitan en la periodo 1961-1990 kaj je 0.03°C la averaĝon de la pasinta jardeko (2001-2010), precizigas MOM.

« La averaĝa temperaturo de 2013 konfirmas la inklinon al plivarmiĝo laŭ longa tempo », substrekas la ĝenerala sekretario de MOM, Michel Jarraud.

« Tio estas nekontestebla realaĵo, eĉ se la varmiĝa ritmo ne estas konstanta. Konstatante le rekordajn koncentriĝojn de forcejefika gaso kiuj estas taksitaj en la atmosfero, la leviĝo de temperaturo daŭros laŭ pluraj generacioj », opiniis la meteorologo.

« Nia agado kaj neagado en la celo malpliigi la emisiojn de Karbona dioksido kaj aliaj forcejefikaj gasoj formados la planedon por niaj gefiloj, genepoj kaj gepranepoj », plu opiniis Michel Jarraud. Ni komencis plenumi sistemajn meteologiajn observadojn de post 1850.

La 21a jarcento jam enkalkulas 13 el la 14 plej varmaj jaroj neniam observataj. La rekordo okazis en 2010 kaj 2005, karakterizitaj de averaĝa temperaturo superanta la normalan je ĉirkaŭ 0,55°C, sekvata de 1998, markita per fenomeno El Niño ekstreme potenca, substrekas MOM.

La fenomenoj El-Ninjo kaj La Niña, respektive konataj tial ke ili varmigas aŭ malvarmigas la klimaton, estas parto el la ĉefaj kaŭzoj de natura varieco de ĝi. Estas evidente ke ili forestis en 2013, jaro pli varma ol 2011 kaj 2012. La jaro 2013 estas parto de la kvar jaroj plej varmaj, kiuj estis katakterizataj sen El Niño et La Niña. La datumoj publikigitaj merkredon estas antaŭ-rezultoj de jara raporto kiun MOM diskonigos en marto.

http://www.lepoint.fr/environnement/2013-sixieme-annee-la-plus-chaude-depuis-1850-05-02-2014-1788197_1927.php