neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/usono-la-nacia-societo-de-la-francaj-fervojoj-sncf-riskas-perdi-ofertalvokon-pro-sia-rolo-en-holoka%C5%ADsto.html

Du elektitoj de Marilando, oriente de Usono, anoncis la 4an de februaro leĝprojekton limigante aliron de Nacia societo de la francaj fervojoj (SNCF) al publikaj merkatoj, tiom longe kiom ĝi ne pagos monkompensojn pro ties rolo en la deportado de judoj.

La du demokrataj senatanoj postulas de la societo SNCF ke ĝi monkompensu la postvivantojn kaj ties familiojn antaŭ ol prezentiĝi kiel kandidato al fervoja projekto publik-privata nun en atendado en tiu Ŝtato.

« La persistanta rifuzo de la SNCF respondeci pri sia rolo en Holokaŭsto restas insulto por ĝiaj viktimoj », opiniis unu el la aŭtoroj de la leĝprojekto, Joan Carter Conway.

Usona filio de la SNCF, Keolis America estas kandidato al ofertalvoko por kontrakto de 6 miliardoj da dolaroj pri kreado kaj ekspluatado de fervoja linio je ĉirkaŭ 25 kilometroj en la Ŝtato.

Apoge al ilia demarŝo, ambaŭ elektitoj mencias peticion lanĉitan en la retpaĝo « Change.org » fare de eks-deportito, Léo Bretholtz, kiu kolektis 50.000 subskribojn.

« NEMALHAVEBLA ELEMENTO DE LA NAZIA MAŜINO »

Reage al la iniciativo de ambaŭ elektitoj, la prezidanto de SNCF America, Alain Leray, deklaris ke la kompanio atente esploros tiun leĝproponon en la celo detekti « eventualan diskriminacion » kontraŭ si vidalvide al la aliaj entreprenoj engaĝiĝintaj en la ofertalvoko.

Tiujn pasintajn jarojn, la SNCF devis reiri en ties pasintajn aktivecojn dum la dua mondmilito. Rekviziciita de la reĝimo de Vichy, la entrepreno deportadis 76.000 judojn de Francio en ŝarĝvagonoj tra la lando kaj al la ekstermaj koncentrejoj inter 1942 kaj 1944.

En 2011, la grupo agnoskis ke ĝi estis « nemalhavebla elemento de la nazia maŝino por ekstermado » sed ĝis nun, ĉiam rifuzis ĉian sisteman monkompenson favore al la postvivantoj kaj familioj de eks-deportitoj.

Tiu rolo jam kostis al la SNCF aliajn agojn en Usono. En aŭgusto, elektitoj de la Usona kongreso deponis leĝprojekton por ebligi persekutojn kontraŭ la SNCF. Fine de 2010, la estro de la SNCF, Guillaume Pépy, ankaŭ devis pardonpeti, en Florido, kie la kompanio esperis gajni vastan kontrakton, de tiam forlasita, por interrilatigi la urbojn Orlando kaj Tampa.

www.lemonde.fr/ameriques/article/2014/02/05/aux-etats-unis-la-sncf-risque-de-perdre-un-contrat-pour-son-role-dans-la-shoah_4360229_3222.html