neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/rusio-so%C4%89i-la%C5%AD-la-ekologiistoj-tio-estas-masakro.html

Krom intensa betonigado, la infrastrukturaj laboroj kaŭzis neinversigeblajn damaĝojn al medio
.

Kiamaniere organizi vintrajn olimpiajn ludojn ĉirkaŭ marborda feriejo de Nigra maro havanta nek neĝon nek verajn skideklivojn ?

En daŭro de ses jaroj, nova flughaveno, du stacidomoj, 200 kilometroj da fervojoj, 400 kilometroj da vojoj, 77 pontoj, skistacioj, tri olimpiaj vilaĝoj kaj kvin gigantaj glitkurejoj kaj multaj konstruaĵoj naskiĝis.

Du mil ĝis 4.000 hektaroj da arbaro estis detruitaj. Tuta parto el la urbo malkonstruita kaj centoj da loĝantoj delokigitaj.

Tutaj vilaĝoj estis senigitaj je akvo kaj elektro, aliaj malaperis el la mapo. Pasintan vintron, 500.000 kubaj metroj da neĝo estis stokitaj sub multekostaj izotermaj ŝirmtukegoj por certigi artefaritan neĝkovradon je altitudo de 600 metroj.

Laŭ raporto de la rusa komitato, « la infrastrukturoj situitaj apud areo klasita en la Monda heredaĵo de Unesko estis konstruitaj harmonie kun la naturo kadre de projekto pri daŭropova disvolviĝo. »

Tamen, laŭ la specialistoj pri medio, la laboroj kaŭzis damaĝojn neinversigeblajn kaj modifis la ekosisteman ekvilibron de la rivero Mzimta kiu trairas la naturan rezervejon de Kaŭkazio kaj la skistacion Rosa Khutor antaŭ ol ĵetiĝi en la Nigran maron apud Soĉi.

Ĉio estis haste farita sen topografia studaĵo

« La lokoj estis malbone elektitaj, eksplikas WWF, la monda organizaĵo pri naturprotektado, kiu verkis nigran libron. Ĉio estis haste farita, sen topografia studaĵo. Tio kondukas al ridinda situacio kiam dokumentoj skribas ke la montaraj lokoj estas loĝataj de delfenoj aŭ pelikanoj.

Dum la konstruado, la organizantoj apenaŭ prizorgis la efikon sur la bestaj specioj, ĉefe la grandaj mamuloj. »

La ekologiaj aktivuloj – kies plej kritikemaj estis arestitaj aŭ persekutitaj – ankaŭ emfazas la detruadon de la fiŝriĉeco en la rivero Mzimta, kiu estis reprodukta loko de 20% el la salmoj de Nigra maro, aŭ de arbaro el terciara periodo. Ne forgesante la problemojn pri mastrumado de forĵetaĵoj. « Sub preteksto de olimpiaj bezonoj, la leĝo pri naturkonservado estis malfortigita je signifa maniero, ĉefe pri la temoj koncernantaj la protektatajn areojn kaj la median evaluadon pri konstruprojektoj, daŭrigas WWF, kies observantoj devis forlasi la areon.

« Kaj la registaro rifuzis financi la programon de media post-olimpia rehabilitado (ĉirkaŭ 22 milionoj da eŭroj) »

Tiun programon tamen ellaboris en 2012 famaj rusaj sciencistoj kaj internaciaj ekspertoj de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj.

http://www.leparisien.fr/JO-hiver/sotchi-2014-en-direct/sotchi-pour-les-ecologistes-c-est-massacre-a-la-tronconneuse-03-02-2014-3555805.php