neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/%C4%88inio-en-%C4%89inaj-klinikoj-elektraj-mal%C5%9Dargoj-por-%C2%AB-trakti-%C2%BB-samseksemon.html

En Ĉinio, strukturoj proponas solvojn kelkfoje ekstremajn por « korekti » seksorientiĝon.


« Mi pensis ke mi devas provi tion por vidi ĉu mi havas bonŝancon fariĝi normala persono. » Per elektrodoj lokitaj sur generaj organoj, Zang ricevis elektrajn malŝargojn, spektante pornografiajn filmojn. Tiu « traktado » estas parto de la debatita solvaro uzita kontraŭ samseksemo en Ĉinio, spite kreskantajn kritikojn fare de aktivuloj.

La sektoro estas lukra, en lando kie samseksamo estas plu rigardata kiel honto. Ĉar li ne deziris « malkontentigi sian familion », la 25-jaraĝa junulo tiel elektis tiun metodon, unu el la plej ekstremaj inter la « kuracadoj » destinitaj « korekti » seksorientiĝon.

Familiaj premoj

« Kiam mi reagis al la bildoj, mi ricevis elektroŝokon », malmulte intensa sed « doloriga », memoras Zang. Li mem pagis al si tiujn seancojn, antaŭ tri jaroj, kiam li decidis ke ĝia samseksemo estos « tro malfacile » por akcepti.

Nur en 2001 la ĉinaj aŭtoritatoj oficiale forigis samseksemon el la listo de mensaj malsanoj. La samseksemuloj fariĝis pli akceptitaj, ĉefe inter la junuloj kaj en la grandaj urboj. Ili tamen suferas pri tre forta familia premo : ofte solinfanoj, ili estas multnombraj rezigni edziĝon por respondi la aspirojn de ties gepatroj kaj ebligi al ili havi genepojn.

Ĉiaj « kuracadoj por konvertiĝo », praktikataj tra la mondo de la 20-jarcenta komenco, estas nun konsiderataj kiel ne-sciencismaj, senefikaj, eĉ danĝeraj en la vasta plimulto de la medicinaj ekspertoj. Sed malgraŭ tio, tiuj « traktadoj » tamen plu prosperas, de Singapuro ĝis Unuiĝinta-Reĝlando, en Usono kaj Ĉinio.

« Sekseca alĝustigo »

Kvin ĉinaj klinikoj freŝdate kontaktitaj de AFP agnoskis ke ili proponas solvojn de « sekseca alĝustigo », inter kiuj kemiaj traktadoj, hipnoto aŭ elektraj malŝargoj ». En Pekino, la centro de psikolokia helpo Haiming promocias tiun lastan metodon, por la « plej gravaj » kazoj : « Post ĉiu malŝargo, la paciento interrompas siajn pensojn kaj deflankiĝas de siaj fantasmoj », ĝi eksplikas en sia retpaĝaro.

Du aktivistoj ligitaj al la Centro GLAT, organizaĵo parte financita de la usona kaj brita ambasadejoj, freŝdate pozis antaŭ kliniko en Pekino kun afiŝtabulo indikante : « Samseksemo ne estas malsano ! ». Ili planas kampanji por konvinki la aŭtoritatojn nuligi la permeson de tiaj « medicinaj » strukturoj.

« Mi havas multajn amikojn kiuj ricevis traktadojn, tio okazigis ĉe kelkaj nervozajn deprimojn », substrekas Liu Wej, komerca reprezentanto 21-jaraĝa de Gŭangdongo (sude de Ĉinio). Eĉ li, sub la premo de sia patro, vizitis malsanulejon pasintan monaton por informiĝi.

Memmortigaj pensoj

Kiel traktado, kuracisto konsilis « dolirigi sin per elasta bandaĝo ĉirkaŭ manartiko » ekde kiam li komencas fantasmi rigardante filmojn » - samtempe agnoskante ke bonŝanco da sukceso estas malgrandegaj. Liu Wej tamen projektas provi tiun metodon ĉar liaj rilatoj kun la familio estas « ege streĉaj ».

Kaze de Zang, la traktado per elektraj malŝargoj pri kiu ili suferis antaŭ tri jaroj komencis neniigi ĉe li ĉian libidon, antaŭ ol konduki lin al grava deprimo. Li perdis sian laboron, ŝuldiĝis por pagi siajn medicinajn kostojn, antaŭ ol fali en memmortigajn pensojn.

Realigante finfine ke li nenion povos ŝanĝi el sia seksorientiĝo, li finfine faris sian « Elŝrankiĝon » al sia patro. « Esti gejo, ne estas tiom terura », li asertas hodiaŭ.

http://www.francetvinfo.fr/monde/asie/dans-des-cliniques-chinoises-des-decharges-electriques-pour-traiter-l-homosexualite_518581.html