neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/irano-striko-kaj-subpremo-en-la-minejo-%C5%9Cardomalu.html

La policistoj arestis pli ol 20 laboristojn de la minejo Ŝardomalu en la provinco Jadzo, inter kiuj la sekretario kaj la prezidento de la laborista sindikato, dum la ministoj batalas de novembro por salajroj.

De pluraj monatoj, pli ol 3.000 laboristoj petas altiĝon de salajroj proporcian al inflacio kaj pagon de siaj kromaj horoj nepagitaj de pluraj monatoj.

Baĥam Hasanineĝad, sekretario de la sindikato, jam estis maldungita ekde la unuaj protestadoj en novembro 2013. Sed la protestoj intensiĝis post lia maldungo, kaj lia repostenigo estis aldonita al la listo de depostuloj.

La 27an de novembro, pli ol 800 laboristoj kolektiĝis kaj manifestaciis por siaj salajroj kaj repostenigo de ilia kamarado.

La 26an de januaro, la Laborista Buroo de Ardakan konfirmis la maldungon de Hasanineĝad. Miloj da ministoj tiam ĉesigis la laboron la 28an de januaro. La 29an de januaro, la policistoj intervenis kaj arestis 20 laboristojn akuzitajn de la guberniestro ke ili estas je origino de la protestoj. La laboristoj daŭrigis sian lukton per sidmanifestacio la 30an de januaro. Kvar aliaj laboristoj Ramin Hejdarjan, Beĥzad Talebpur, Maĥmud Deĥĝan, et Aĥmad Nasirpur, estis tiam arestitaj.

Vendredon 31an de januaro, oni eksciis ke Hosejn Jenae, prezidento de la sindikato de laboristoj de la minejo Ŝadormalu, kaj Baĥram Hasanineĝad, sekretario de la sindikato, estis arestita de la policistoj de la urbo Ardakan. La laboristoj de la minejo deklaris ke ili plu strikos ĝis kontentigo de siaj komencaj depostuloj al kiuj ili aldonis la liberigon de siaj kamaradoj.

http://www.iranhumanrights.org/2014/01/strike-arrest/
http://communismeouvrier.wordpress.com/2014/02/01/iran-greve-et-repression-a-la-mine-de-chadormalu/