neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/a%C5%ADstralio-la-batalo-de-terkultivisto-kontra%C5%AD-monsanto.html

Jen alia proceso kiu maltrankviligas la fabrikistojn de Genetike modifita organismo (GMO). Venontan 10an de februaro, la Ĉefkortumo de Okcidenta Aŭstralio ekzamenos la plendon de Steve Marsh, ekologia ŝafbredisto kiu perdis sian atestilon post infektado de ties kampoj fare de genetike modifita kolzo. La celo : defendi sian rajton kultivi sen GMO kaj akiri kompenson pri la ekonomiaj damaĝoj.

La akuzata kolzo, patentita de la firmao Monsanto, estis permesita por kulturo fare de la loka registaro en 2010. Tiun jaron, Michael Baxter, la najbaro de Steve Marsh, decidas semi GMO-jn. Kelkajn monatojn pli poste, ventegoj disigas tranĉitajn plantaĵojn de kolzo metitaj por sekiĝi.

Du trionoj el la terkultiva areo de Steve Marsh estas infektitaj, t.e 325 hektaroj. Steve perdas sian ekologian kvaliton je 70% el sia ekspluatejo kaj ne povas plendi kontraŭ Monsanto.

« La firmao sin protektas subskribigante kontrakton al ĉiuj terkultivistoj kiuj aĉetas genetike modifitajn semojn, eksplikas Rachel Dujardin de Safe Food Foundation. Okaze de genetika infektado, la multnaciaj semproduktistoj tiel ne estas respondecaj ».

Ĉu neebla kunekzistado ?

La afero tiam povus halti. Sed Steve Marsh decidis plendi kontraŭ sia najbaro por akiri kompenson. « Se Steve gajnas, tio kreos antaŭaĵon kiu helpos la terkultivistojn tra la mondo en sia batalo por restadi ne submetitaj al GMO », precizigas Rachel Dujardin. La proceso neeviteble levos demandon pri kunekzistado de kulturoj GMO kaj ne-GMO.

Ĉi-kaze, la zorgoj prenitaj de Michael Baxter ne sufiĉis malhelpi la infektadon. Tiu lasta fakte lasis neŭtran areon je 5 metroj inter la parceloj kultivitaj per transgena kolzo disde la aliaj, kiel devigas la leĝo validigita en la Ŝtato de Okcidenta Aŭstralio, raportas la asocio Inf’Ogm.

Ankaŭ la infekta sojlo tolerita povus esti debatita. La aŭstralia ekologia marko, liverita de la Nacia Asocio pri Aŭstralia Daŭrpova Agrikulturo (NAADA), ne toleras ekzemple neniun ĉeeston de GMO en la ekologiaj kulturoj (0%). Eŭropo estas pli indulgema pri tiu temo. La Eŭropa reglamento 834/2007, taskita difini la Ekologian markon de januaro 2009, permesas sojlon de 0,9% da okaza ĉeesto de GMO en la ekologiaj produktaĵoj. Kia ajn estos la rezulto de la proceso, Monsanto jam alportis sian subtenon al la terkultivisto akuzita je infektado kaj proponis al li pagi liajn jurajn kostojn. Steve Marsh profitas siaflanke pri la subteno de Safe Food Foundation kiu kunordigas la mobilizadon.

www.bastamag.net/Mobilisation-la-bataille-d-un