neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/februara-numero-de-%C2%AB-le-monde-diplomatique-%C2%BB-en-esperanto.html

Cenzuristoj kaj seninduloj - Serge HALIMI

LA ESPRIMLIBERECO ekzistas nur kiam oni aplikas ĝin al eldiroj, kiujn oni aprobas. La rompoj de ĝia principo vivas cetere multe pli longe ol la motivoj kiuj pravigis ilin kaj la registaroj kiuj akaparis ilin por kruele puni. La 25-an de oktobro 2001, en etoso preskaŭ panika pro la mortigaj atencoj de la 11-a de septembro, unu sola usona senatoro, s-ro Russel Feingold, voĉdonis kontraŭ la Patriot Act, arsenalo de libermortigaj dispozicioj, kiujn la preteksto de batalo kontraŭ la terorismo (...)
http://eo.mondediplo.com/article2020.html

Verda energio, jen la malamiko - Philippe BOVET
EN SIA studaĵo pri „du jarcentoj da reakcia retoriko” la usona ekonomikisto Albert Hirschman notas ke, dum debatoj pri la Universala Deklaro de la Homrajtoj, la malpermeso de infanlaboro,, la okhora labortago aŭ pri la sociala sekureco, la konservativaj fortoj ĉiufoje uzis tri specojn de argumentoj : la senutilon (la proponita ŝanĝo ne solvos la problemon), la endanĝerigon (ĝi nuligus la profitojn ligitajn kun la antaŭaj sistemoj) kaj la perversan efikon („la planita ago havos katastrofajn sekvojn”). (...)
http://eo.mondediplo.com/article2019.html

Germanio, modelaj kliŝoj - Dominique VIDAL
LASTAN SEPTEMBRON, la parlament-elektoj en la Federacia Respubliko Germanio subite inspiris eseistojn, ĵurnalistojn kaj eldonistojn, dum tiu lando ĝis tiam estis malofte pritraktata. Jen la okazo por fari pontojn por azenoj kaj uzi komfortajn padojn. La lasta libro de Alain Minc malfermiĝas per surpriza „Feliĉa kiel Dio en Germanio !”, inversigita eĥo de la germana (juda) diro „Feliĉa kiel Dio en Francio”, kaj esprimas per „kor-elkrion”, lian „grandegan admiron por la nuntempa Germanio”. Kaj li (...)
http://eo.mondediplo.com/article2015.html

Polemiko pri la masakroj - Michel GALY
De pli ol dek kvin jaroj, en la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) okazas sangaj alfrontiĝoj, en kiu milicoj kaj armeoj partoprenas. Alia fonto de streĉiĝo : agantoj kaj observantoj dediĉas sin al reciproka altigo de la nombro de viktimoj kaj afiŝas nombrojn ofte fantaziajn. ĈU FORGESITA „popolekstermo” ? Ĉu kvin milionoj da mortintoj en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) ne rimarkitaj ? La disputo, nutrata de kongaj kaj internaciaj asocioj, pri la nombro de viktimoj de la (...)
http://eo.mondediplo.com/article2017.html

Arabaj virinoj, la egaleco malrespektata – Mohamed Warda
« Imagita komunumo », laŭ la historiisto Benedict Anderson, la nacio estas ofte analizita en terminoj de subjektiveco, kaj la nacia aparteno perceptata kiel sento : oni sin « sentas » - pli ol oni estas – franco, meksikano, alĝeriano aŭ japano. Tiu ĉi aliro tamen neglektas gravan faktoron : la civitaneco estas ankrita en la leĝo, jure kodigita de la politika povo. Grundo-juro (simpla, duobla aŭ prokrastita), sango-juro (senkondiĉa aŭ limigita je difinita nombro da generacioj), civitanigo, ricevo tra (...)
http://eo.mondediplo.com/article2014.html

http://eo.mondediplo.com/