neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/sud-afriko-la-platenministoj-plu-strikas.html

La platenministoj kiuj strikas en Sud-Afriko forpuŝis, ĉi-ĵaŭdon, la oferton pri salajra altiĝo fare de la dungantoj, indikis reprezentanto de la sindikato Acmu, iniciato de la movado. Konsekvence, la striko daŭros. « Tiu oferto estas neakceptebla. Ni estis mandatitaj por daŭrigi la intertraktadojn. Por la momento, la striko daŭras », deklaris Reuben Lesejane, sekretario de Acmu en ŝakto de Lonmin, unu el la tri unuaj platenproduktistoj en la mondo tuŝata de la striko.

La tri kompanioj paralizitaj de la striko, Anglo American Platinum (Amplats), Impala Platinum (Implats) kaj Lonmin, fakte proponis planon pri salajra revalorigo laŭ tri jaroj, kun altiĝoj inter 7,5% kaj 9% la unua jaro. La dungantoj reviziis sian oferton kiu iompostiome kondukis al « salajra pakaĵo » po 12.500 randoj (ĉirkaŭ 810 eŭroj) monate, samtempe indikante ke baza salajro de 12.500 randoj estas « neebla en proksima estonteco ».

« Estas malfacile, ĉar ni estas pretaj daŭrigi la strikon, krom se niaj gvidantoj diras al ni aliaĵon » konfidis al AFP ministo, Zenzo Mathale. « La kompanioj ne komprenas. Ili nur deziras fari profitojn. Tio povas daŭri ĉi-maniere, ni estas pretaj batali ! ».

Kolektiĝintaj en stadiono de Marikano, la ekspluatejo de Lonmin, la ministoj, je nombro de 80.000 strikantoj, akceptis per huoj la prezentadon de la dungantara oferto, farita de iliaj sindikataj delegitoj. Tiam, la homamaso kantis koruse la sloganon « Asiyi » : « Ni ne iros tien » (en la minejon).

http://www.afrik.com/afrique-du-sud-les-negociations-au-point-mort-les-mineurs-de-platine-poursuivent-leur-greve