neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/a%C5%AD%C5%9Dvico-memorfesto-de-la-69-a-datreveno-de-la-liberigo.html

Ampleksaj memorfestaĵoj okazas lundon 27an de januaro en la nazia eks-koncentrejo Aŭŝvico okaze de la 69-a datreveno de ties liberigo fare de la sovetaj trupoj.

Memorfestaĵo kunigis israelajn kaj polajn oficialulojn kaj mortevitintojn de Aŭŝvico kaj ankaŭ de Birkenaŭ, konata kiel Aŭŝvico II.

En 2005, la 27an de januaro, datreveno de la liberigo de Aŭŝvico, estis proklamita kiel Internacia tago dediĉita al la memoro de la viktimoj de Holokaŭsto. Okaze de tiu tago, Pollando ĉiujare akceptas similajn memorfestaĵojn. Sed ĉi-jare, ili alprenas apartan amplekson : la israela delegacio enkalkulas 350 personojn, inter kiuj sesdekon da deputitoj de la Kneset.

Fine de la ceremonio, renkontiĝo kunigos polajn kaj israelajn oficialulojn, kaj germanajn, hispanajn, estoniajn, francajn, grekajn, italajn, latviajn kaj ĉeĥajn delegitojn en muzeo de Krakovo.

La koncentrejo-ekstermejo de Aŭŝvico-Birkenaŭ estis la plej grava de la Tria Imperio.

Pli ol 1,5 miliono da personoj, inter kiuj judoj, Poloj, Romaoj kaj sovetaj militprizonuloj, estis tie ekstermitaj de la nazioj dum la Dua Mondmilito. En 1947, ĝi estis transformita al muzeo.

La 1an de novembro 2005, la Ĝenerala asembleo proklamis 27an de januaro kiel Internacian tagon dediĉita al la memoro de la viktimoj de Holokaŭsto.

http://fr.ria.ru/world/20140127/200318223.html