neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/kenjo-la-tribo-sengwer-minacita-pri-elpelado-en-la-nomo-de-konservado.html

Kelkiuj el la lastaj ĉasistoj-plukistoj en Kenjo estas minacitaj pri elpelado el sia praa arbaro en la nomo de « konservado » post finiĝo, pasintan lundon, de la templimo trudita de la registaro.

La tribo Sengwer prizorgas la arbaron Embobut okcidente de Kenjo de centoj da jaroj kaj aspiras restadi sur siaj teroj kaj protekti la arbaron kie siaj prauloj estas enterigitaj. La kenja registaro asertas ke ĝi protektas la arbaran biodiversecon elpelante tiujn, kiuj ĉiam domaĝis ĝin.

La arbargardistoj kaj la polico kiu parkumis proksime jam alvenis en la arbaro. Pluraj familioj Sengwer devis forlasi siajn domojn.

Oni taksas je 13.500 Sengwer la nombron da personoj kiuj vivas en la arbaro Embobut. Ankaŭ konata sub la nomo Ŝerangani, tiu tribo de ĉasistoj-plukistoj vivas en la montetoj Ŝerengani, norde de la Rifta Valo. Ili ankaŭ praktikas terkultivadon kaj brutarbredadon.

La Sengwer estis senposedigitaj de granda parto el iliaj teroj de la brita kolonia administracio komence de la 20a jarcento. La ceteraj teroj de tiam estis deklarita kiel arbaraj rezervejoj kaj unu el iliaj plej gravaj ĉasejoj aliformiĝis al protektata areo, konata kiel Nacia Parko Saiwa Swamp. Ili suferis pli ol dudek elpeladojn de la arbargardistoj de post la 80aj jaroj.

Pasintan jaron, la Sengwer plendis kontraŭ projekto financita de la Monda Banko kiu minacis ilin pri elpelado el iliaj praaj teroj modifante la limojn de la arbaraj rezervejoj.

Tiuj minacoj de elpeladoj malobservas konstitucian rajton de la tribo al libera konsento, antaŭa kaj klera, ordonon de la Alta Kortumo en marto 2013, kaj la internaciajn akordojn pri konservado subskribitajn de Kenjo. La Konvencio pri biodiverseco, ekzemple, devigas la registaron respekti kutiman kaj daŭripovan uzadon de la arbaraj resursoj fare de la Sengwer.

Survival asociiĝis al internacia alvoko diskonigita de la Sengwer kaj la NRO Forest Peoples Programme responde al la minacoj pri elpeladoj.

http://www.survivalfrance.org/actu/9878