neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/kataro-futbala-mondpokalo-preska%C5%AD-400-nepalanoj-mortintaj-sur-la-konstruejoj.html

En 2013, 185 Nepalanoj mortis sur la konstruejoj de la Futbala Mondpokalo kiu okazos en Kataro en 2022. Laŭ bilanco realigita de The Guardian, tio altigas la nombron de nepalanaj laboristoj kiuj mortis sur la infrastrukturaj konstruaĵoj al 382 en du jaroj.

La ĵurnalistoj de la brita ĵurnalo sin apogas sur « oficialaj » dokumentoj kiujn li ekkonis. « Tiuj informoj plifortigas premon kontraŭ FIFA (Internacia Federacio de Futbalo) kiu devas postuli rapidajn ŝanĝojn », skribas la ĵurnalistoj.

Laŭ The Guardian, la nombro de mortintaj laboristoj sur la konstruejoj estas eble multe pli grava ĉar Nepalo estas « nur unu el la multaj landoj » liveranta laboristojn al Kataro, kiu dungas entute 2 milionojn da migrantaj laboristoj.

La brita ĵurnalo, informita de la servoj de la nepala ambasadejo en Doho, jam denuncis la laborkondiĉojn de la migrantaj laboristoj en Kataro. En septembro, la ĵurnalistoj de The Guardian malkaŝis ke 44 nepalaj laboristoj mortis sur la konstruejoj inter la 4a de junio kaj la 8a de aŭgusto. « Almenaŭ 36 laboristoj mortis en la semajno kiu sekvis niajn malakŝojn », eksplikas la ĵurnalistoj. Ia maniero por denunci la katarajn aŭtoritatojn.

TIKLEGA AFERO POR FIFA

La NRO Internacia Amnestio priskribis en raporto publikigita en novembro la laborkondiĉojn de la laboristoj sur konstruejoj, submetitaj al dekduhora labortago en la premega varmo de somero.

ITUC, internacia sindikato, konjektis tiam ke pli ol 4.000 laboristoj mortos en Kataro antaŭ la komenco de la konkuro en 2022.

Invitita reagi al la malkaŝoj de The Guardian, FIFA sin deklaris en septembro « tre zorgoplena pro la raportoj en la amaskomunikiloj kiuj rilatas laborjuran eksceson kaj laborkondiĉojn en la konstruado de projektoj en Lusail City, en Kataro ». « FIFA denove kontaktos la aŭtoritatojn de Kataro kaj la demando estos ankaŭ diskutata dum la kunveno de la ekzekutiva komitato la 3an kaj 4an de oktobro 2013 en Zuriko », aldonis la porparolanto.

La prezidanto de FIFA, Joseph Blatter, eĉ parolis pri « eraro » en la elekto de Kataro. La lando-organizanto de la Futbala Mondpokalo 2022 plie fariĝas pli kaj pli zorgoplena afero por FIFA, kiu frontas akuzojn de koruptado en la voĉdono pri elekto de lando-gastiganto kies klimato ŝajnas malmulte taŭga por somera sportokonkuro.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2014/01/24/185-nepalais-morts-sur-les-chantiers-du-mondial-2022_4354235_3218.html

Foto : http://www.bfmtv.com/sport/qatar-chantiers-l-enfer-612330.html